Saltu al enhavo

Vanessa Redgrave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanessa Redgrave
Oskar-premiito
Persona informo
Vanessa Redgrave
Naskiĝo 30-an de januaro 1937 (1937-01-30) (87-jaraĝa)
en Blackheath
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo
Queen's Gate School (en) Traduki
The Alice Ottley School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Brita Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Redgrave family vd
Patro Michael Redgrave Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Rachel Kempson Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Corin Redgrave kaj Lynn Redgrave Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Franco Nero (2006–)
Tony Richardson (en) Traduki (1962–1967) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Timothy Dalton (1971–1986) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Natasha Richardson
 ( Tony Richardson (en) Traduki)
Joely Richardson
 ( Tony Richardson (en) Traduki)
Carlo Gabriel Nero (en) Traduki
 ( Franco Nero) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
filmaktoro
teatra aktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1958– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vanessa Redgrave en 2007

Vanessa REDGRAVE (naskiĝis la 30-an de januaro, 1937) estas brita aktorino.

La familia fono de Vanessa Redgrave estis plene ligita al la teatro: La gepatroj Michael Redgrave kaj Rachel Kempson estis geaktoroj, ankaŭ ŝiaj gefratoj Lynn kaj Corin sekvis tiun ĉi karieron.

Post ok-jara baletlernado Vanessa Redgrave decidis dediĉi sin al la aktorado, kaj en la jaro 1958 ŝi unuafoje kune kun sia patro aperis sursceneje kaj en filmo. En 1961 ŝi aliĝis al la renoma teatra ensemblo Royal Shakespeare Company. Ŝi rapide iĝis fama kaj ŝatata, prezentante sin sur scenejoj en Britio kaj Usono.

Per sia unua ĉefrolo en la filmo Morgan. A Suitable Case for Treatment ŝi famiĝis ankaŭ kiel filmaktorino. Krom nomumon por la Oskaro ŝi gajnis la Oran Palmon en la filmfestivalo de Cannes. En 1978 ŝi gajnis la Oskaron pro la plej bona epizoda rolo en Julia.

Vanessa Redgrave ankaŭ engaĝiĝas politike. Ŝi protestis kontraŭ nukleaj armiloj kaj kontraŭ la milito kontraŭ Vjetnamio, krome ŝi simpatiis kun la IRA kaj la PLO. Tre gravas por ŝi la movado por homaj rajtoj.

Ŝia edzo de 1962 ĝis 1967 estis la reĝisoro Tony Richardson. La du filinoj el tiu ĉi edzeco Natasha kaj Joely sekvis la patrinon kaj fariĝis aktorinoj. El rilato kun Franco Nero Vanessa Redgrave havas unu filon.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]