Wissembourg [visabUr] (germaneWeißenburg, alzace Wisseburi) estas franca komunumo en Alzaco. Ĝis la fino de 2014 la urbo estis la administra centro de samnoma arondismento, ekde 2015 ekzistas pli granda arondismento Haguenau-Wissembourg.
Wissembourg situas landlime al Germanio. Trafluas ĝin la rivereto Lauter, kiu fontas en Germanio kaj ĉirkaŭ 25 km oriente de la urbo fluas en la Rejnon.
Panorama vidaĵo de la urbocentro, dekstre la historia "salodomo"