Saltu al enhavo

Zemun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zemun
urbo de Serbio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 11080
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161 596  () [+]
Loĝdenso 1 052 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 51′ N, 20° 24′ O (mapo)44.8520.4 [+]
Alto 82 m [+]
Areo 153,56 km² (15 356 ha) [+]
Zemun (Serbio)
Zemun (Serbio)
DEC
Situo de Zemun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zemun [+]
vdr

Zemun (serbe Земун, hungare Zimony, germane Semlin) estas urboparto de Beogrado kaj samtempe municipo en Serbio, en distrikto de Beogrado, historie apartenanta al Srem (regiono). La slava vorto zeml'ny signifas: terofortikaĵo. La municipo havas ankoraŭ 29 urbojn kaj 3 antaŭurbojn. Teritorie, historie, politike, kulture, ekonomie kaj trafike ĝi estas konektita al Beogrado, kiu estas parto de ĝi ekde 1934[1]. Zemun estas granda kultura kaj eduka centro.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemun situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubo kaj Sava (rivero) (kontraŭe troviĝas Beogrado), laŭ aŭtoŝoseo al Zagrebo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo al Budapeŝto. Zemun havas kontaktojn per pontoj al Beogrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ickova kuca, la plej malnova konservita domo en Zemun

La romianoj fondis urbon nomatan Taurunum. La unua mencio devenis el 1173 en formo Zemlen. En 1152 Bizanco okupis la fortikaĵon kaj denove en 1165 sed sekvontjare la hungaroj reokupis. En 1521 la turkoj okupis kaj la fortikaĵon, kaj la urbon. En 1910 vivis en Zimony 17 131 homoj, (6 559 germanoj, 5 653 serboj, 2 200 kroatoj, 1 999 hungaroj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Zemun 152 950 homoj.

En 2010 ĉinoj konstruas ponton al Borĉa.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okazos de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2024 internacia Esperanto-kongreso por blinduloj kaj aliaj esperantistoj en la Lernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Kooperaj urboj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mapoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (sr) Oficialo retejo de la municipo de Zemun: "Pri Zemun"