Žiežmariai estas urbo en la oriento de Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio2010 ĝi apartenis al la distrikto Kaŭno, kaj daŭre estas parto de la komunumo Kaišiadorys. Žiežmariai situas 8 kilometrojn sude de la administra centro Kaišiadorys, rekte ĉe la centra aŭtovojo A1 inter Kaŭno kaj Vilno. En 2023 en la urbo vivis 3 034 loĝantoj.