Benjamin Gedeon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Gedeon
Persona informo
Naskiĝo dua duono de 2006
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Gymnasium Neusiedl
Okupo
Okupo kantistokantaŭtorostudento
TTT
Retejo https://www.benjamingedeon.com
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Benjamin Gedeon - naskiĝis en la dua duono de 2006 kaj momente, 17-jara, ankoraŭ lernejano en federacia gimnazio en Neusiedl am See,[1] Aŭstrio - estas juna soloa kantisto kaj kantaŭtoro. Li vaste konatiĝis en centra Eŭropo, kiam la tiam 15-jarulo en la germania programo de la televida junula kantokonkurso Voice Kids en aprilo ĝis majo 2022 konvinkis la publikon per tre plenkreskula, tembra voĉo kune kun memcerta kaj simpatieca sceneja apero de precipe ĵazaj interpretoj de usonaj kanzonoj origine kantitaj per Frank Sinatra.[2] Tamen tio ne estis la unua publika sukceso: jam en julio 2021 li venkis kiel plej bona kantaŭtoro - per kanta kaj piana prezento de memkomponita ĵaza muzikaĵo - en konkurso de junaj ĵazistoj de la federacia lando Burgenlando.[3]. En gazetaraj intervjuoj ankoraŭ konfirmiĝis, ke li kun sia familio vivas en la komunumo Halbturn,[4] hungare Féltorony, en la distrikto Neusiedl am See kaj senpere ĉe la limo inter Aŭstrio kaj Hungario, kaj ke li kontraste al plimulto de katolikaj aŭstroj estas praktikanta luterano.[1] En filmita intervjuo de majo 2024 en retejo de la nacia gazeto Kronen Zeitung li krome prilumas la tute konscian decidon verki siajn kanzonojn en la angla, ne en la gepatra germana lingvo.[5] Kvankam li oficiale ankoraŭ estas gimnaziano, li laŭ la kvanto de scenejaj koncertoj jam konsidereblas profesia muzikisto - krome, kiel kutime en la 2020-aj jaroj, ankaŭ filmetoj de liaj kantaj prezentoj en sociaj retejoj kiel TikTok kaj Instagram kontribuas al la plua konatiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]