Braga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Braga (stacidomo).
Braga
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 470x
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 181 494  (2011) [+]
Loĝdenso 990 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 8° 25′ U (mapo)41.533333333333-8.4166666666667 [+]
Alto 215 m [+]
Areo 183,4 km² (18 340 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Braga (Portugalio)
Braga (Portugalio)
DEC
Situo de Braga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Braga [+]
vdr

Braga, foje esperantigita Brago, estas unu de la plej malnovaj portugalaj urboj, fondita en romia tempo kiel Bracara Augusta, estis urbo jam dum pli ol du mil jaroj. Situa en la nordo de Portugalio, kaj pli precize en la valo Cávado (Kavado), Brago estas centro de la Distrikto Braga en Granda Areo Metropola de la rivero Minjo, kun ĉirkaŭ 800 mil loĝantoj. Estas urbo plena de kulturo kaj tradicioj, kie la historio kaj la religio vivas kune kun la teknologia industrio kaj la bohemia universitata vivo.

La urbo limas norde kun la areo Alta Minjo, oriente kun la Nacia Parko Peneda-Gerês, sude kun la kamparo de Basto kaj la industria Ave kaj okcidente kun la marborda Minjo.

La urbo estas sidejo de la municipo Braga kun 183,40 km² kaj 196 434 loĝantoj (2022), subdividita en 37 fregezioj. La municipo limas norde kun Amares, oriente kun Póvoa de Lanhoso, sudoriente kun Guimarães, sude kun Vila Nova de Famalicão, okcidente kun Barcelos kaj nordokcidente kun Vila Verde.

Kromnomoj[redakti | redakti fonton]

En popola esprimmaniero, Brago estas konata kiel:

  • La Urbo de la ĉefepiskopoj: dum jarcentoj ĝia ĉefepiskopo estis la plej grava de la Iberia Duoninsulo; ankoraŭ li posedas la antikvan titolon Primaz das Espanhas (Unua Ĉefepiskopo de la Hispanioj).
  • La Portugalia Romo: en la 16-a jarcento la ĉefepiskopo Diogo de Sousa, episkopo de Porto kaj ĉefepiskopo de Brago, influita pro sia vizito al la urbo Romo, projektis novan urbon, kie la placoj kaj la preĝejoj abundu tiom kiom en Romo. Ankaŭ estas kialo la fakto, ke estas multegaj preĝejoj sur km² en Brago. Krome la urbo estas konsiderata kiel la plej grava centro de religiaj studoj en Portugalio.
  • La Urbo de la Baroko: dum la 18-a jarcento la arkitekto André Soares ŝanĝis la urbon Brago en modelon de la Baroko en Portugalio.
  • La Romia Urbo: en tiu tempo Brago estis la plej grava urbo de la teritorio, kie poste estos Portugalio]. Aŭsonio, elstara klerulo de Bordozo kaj prefekto de Akvitanio, inkludis Bracara Augusta inter la plej grandaj urboj de la Romia Imperio.
  • La Ĉefurbo de la provinco Minjo aŭ "Koro de la provinco Minjo", ĉar estas en la centro de tiu malnova provinco. Brago havas iom de la tuta provinco kaj inverse.
  • La Urbo de la Tri Sakraj Montoj: kiuj estas sanktejoj situantaj en la sudoriento de la urbo en montaro, kaj estas, de oriente al sudo: la Bom Jesus (Bona Jezuo), Sanktejo de Sameiro kaj la Falperra (Preĝejo de Sankta Maria Madalena kaj Sankta Marta de Korticas).

Historio[redakti | redakti fonton]

Mamoa de Lamas.

Spuroj de homa ĉeesto en la regiono estas jarmilaĝaj. Unu el la plej antikvaj estas la Mamoa de Lamas, megalita funebra monumento konstruita en la Neolitiko. Oni supozas, ke ekzistis ia loĝantaro en Brago en la bronzepoko, kaj nekropolo. En la Ferepoko estis setlejo en alta situo nomita "castro" (kastrumo). Poste okazis la invado de Keltoj, kiuj miksiĝis kun la poste alvenintaj romianoj kaj de tiu mikso naskiĝis la popolo Brakaroj, kun la sama nomo kiel la urbo mem.

Bracara Augusta[redakti | redakti fonton]

En la 2-a jarcento a.K., la regiono estis konkerita de la Romianoj, kiuj konstruis la urbon la jaron 16 a.K., kaj nomis ĝin Bracara Augusta, omaĝe al la Imperiestro Cezaro Aŭgusto. Bracara Augusta estis ĉefurbo de la regiono Gallaecia (Galegio). Oni supozas laŭ legendoj, ke tiam ankaŭ estis ĉefepiskopo. En la jaro 385 la Papo menciis la metropolitecon de Bracara Augusta. Tre interesa kaj unika postlasaĵo de tiu epoko estas fontano nomita Fonte do Ídolo.

Fonte do Ídolo.

Post la romiana konkero, Bracara Augusta iĝis politika kaj kultura ĉefurbo de la regno de la Suevoj, kiu enhavis ankaŭ Galegion kaj atingis la riveron Taĵo. La reĝo Ariamiro kunvokis la koncilion de Brago, de la 1-a de majo de 561 ĝis 563, prezidata de Sankta Marteno de Dume, episkopo de Brago. El tiu koncilio rezultis gravaj reformoj por la eklezia kaj eĉ lingva kampoj kiel la tagoj de la semajno Lunae dies, Martis dies, Mercurii dies, Jovis dies, Veneris dies, Saturni dies, Solis dies, por lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo; kvankam en Portugalio poste oni adoptis la nombran sistemon de araboj, kaj restis nur sabato kaj dimanĉo. Poste la Suevoj dekadenciĝis kaj la regiono estis konkerata de la visigotoj, kiuj dominis ĝin dum pli ol tri jarcentoj.

En 716 la maŭroj konkeris kaj detruis la urbon, kaj araba estis la regiono ĝis la rekonkero farita de la reĝo Alfonso la 3-a de Asturio.

Brago[redakti | redakti fonton]

Mezepoka mapo de la urbo.

En la 11-a jarcento la urbo estis reorganizita, eble jam sub la nomo "Brago". Oni konstruis muregon kaj katedralon, sub ordono de la episkopo Petro de Braga, sur restaĵoj de antikva romia templo poste kristana preĝejo. Tiuj estis la centro kaj altiraĵ de la tiama urbo. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj la urbo estis posedaĵo ĉu de princoj ĉu de episkopoj. En tiu epoko estis konkurenco inter episkopejoj de Brago kaj de Santiago de Compostela, kies ĉefepiskopo Diego Gelmírez ŝtelis la sanktajn restaĵojn de Brago, kiuj ne estis redonitaj ĝis la fino de la 20-a jarcento. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj oni konstruis kastelon kaj oni rekonstruis la muregon.

Ekde la 16-a jarcento oni ŝanĝis la urban strukturon trapasante la muregon kaj renovigante la mezepokajn konstruaĵojn. En la 18-a jarcento la urbo denove ŝanĝiĝis pro la konstruo de elstaraj ekzemploj de la arkitekturo de Baroko kaj Novklasikismo.

Dum la 19-a jarcento okazis malfacilaĵoj pro militoj kontraŭ Napoleono (20a de marto 1809 Batalo de Carvalho d'Este kaj postaj rabadoj fare de napoleonaj trupoj) kaj inter liberaluloj kaj absolutistoj. En 1834, estis forigitaj religiaj ordenoj kaj la urbo dekadenciĝis. En 1875 estis inaŭgurata de la reĝo Ludoviko la 1-a de Portugalio la fervojo de Brago.

La 28an de majo de 1926, la generalo Manuel Gomes da Costa komencigis en Brago la Revolucion de 1926, kio rezultis en la diktaturo.

Fine de la 20-a jarcento Brago sufiĉe estis disvolviĝinta kaj iĝis la tria urbo de la lando. Laŭlonge de la jarcento la loĝantaro konstante kreskis, el 58 339 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 193 324, tio estas pli ol triobliĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urba teritorio.

Situa kerne de la provinco Minjo, Brago troviĝas en regiono inter oriento kaj okcidento, inter montaroj, arbaroj kaj kamparoj ĝis la grandaj valoj, ebenaĵoj kaj herbejoj.

Fizike la urbo troviĝas je 41° 32' N 08° 25' O,[1] nordokcidente de la Iberia Duoninsulo, precize inter la riveroj Doŭro kaj Minjo. Ĝi okupas 183,51 km², kaj altas inter 20 ĝis 572 metroj de altitudo. La nordo estas ebenaĵo de la valo de la rivero Cávado. La oriento estas montara pro lokoj kiel Serra do Carvalho (479 m), Serra dos Picos (566 m), Monto Sameiro (572 m) kaj la Monto Sankta Marta (562 m). Inter la Serra do Carvalho kaj la Serra dos Picos ekfluas la rivero Este. La centro de la urbo troviĝas ĉe la monteto Cividade (215 m), kaj disiĝas al valo de la rivero Cávado norde kaj okcidente kaj al valo de la rivero Este oriente kaj sude.

La teritorio de Brago apartenas al du hidrografiaj basenoj nome de riveroj Cávado kaj Ave kaj al montara sistemo Serra do Gerês kaj pro tio kaj pro la proksimeco al la Atlantiko, estas sufiĉe riĉa je akvo.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Figueiredo.

La municipo Braga havas la jenajn fregeziojn:

  • Adaúfe
  • Arentim e Cunha
  • Braga (Maximinos, Sé e Cividade)
  • Braga (São José de São Lázaro e São João do Souto)
  • Braga (São Vicente)
  • Braga (São Vítor)
  • Cabreiros e Passos (São Julião)
  • Celeirós, Aveleda e Vimieiro
  • Crespos e Pousada
  • Escudeiros e Penso (Santo Estêvão e São Vicente)
  • Espinho
  • Esporões
  • Este (São Pedro e São Mamede)
  • Ferreiros e Gondizalves
  • Figueiredo
  • Gualtar
  • Guisande e Oliveira (São Pedro)
  • Lamas
  • Lomar e Arcos
  • Merelim (São Paio), Panóias e Parada de Tibães
  • Merelim (São Pedro) e Frossos
  • Mire de Tibães
  • Morreira e Trandeiras
  • Nogueira, Fraião e Lamaçães
  • Nogueiró e Tenões
  • Padim da Graça
  • Palmeira
  • Pedralva
  • Priscos
  • Real, Dume e Semelhe
  • Ruilhe
  • Santa Lucrécia de Algeriz e Navarra
  • Sequeira
  • Sobreposta
  • Tadim
  • Tebosa
  • Vilaça e Fradelos

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arko de la Porta Nova (Nova Pordego).
Palaco de Raio.
Largo do Paço (Placeto de la Palaco).
Santa Maria Madalena.
Museu da Imagem.
  • Katedralo de Braga
  • Kastelo de Braga
  • Sanktejo de Bom Jesus do Monte
  • Arko de la Porta Nova (Nova Pordego)
  • Preĝejo de Sankta Kruco
  • Palaco de Raio
  • Kasteloj de Dona Chica kaj de Bom Jesus

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

  • Domus de Santiago (Muzeo Pio XII) — Cividade
  • Fonte do Ídolo — São Lázaro
  • Romiaj ruinoj de Carvalheiras — Sé
  • Termoj de Maksimino — Alto da Cividade
  • Romia Teatro de Alto da Cividade — Cividade
  • Banejo antaŭromia de Brakara — Maximinos
  • Mozaiko en Muzeo de D. Diogo de Sousa
  • Loĝejoj en Muzeo de D. Diogo de Sousa kaj ĉe Escola da Sé — Sé
  • Romiaj ruinoj de Bibliopólis kaj de "Frigideiras do Cantinho"
  • Muregero en Turo da Capela de Nossa Senhora da Glória
  • Romia bazaro kaj prakristana baziliko — en kripto, sub kapelo de la Katedralo
  • Muregero en Quinta do Fujacal
  • Romia konstruaĵo de Santo António das Travessas
  • Sektoroj de Romiaj vojoj XVII, XVIII kaj XIX
  • Baziliko de São Martinho de Dume (6-a jarcento)
  • Ruinoj de Palaco de Suevoj - Santa Marta das Cortiças

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanktejo de Sameiro
  • Kapelo de São Frutuoso
  • Baziliko de Congregados
  • Monaĥejo de Tibães
  • Preĝejo kaj Konvento de Pópulo
  • Preĝejoj de Carmo, São Victor, São Salvador de Figueiredo, Santa Eulália, Misericórdia, São Vicente, Terceiros, São Marcos, São Paulo, Senhora-a-Branca, Santa Maria Madalena, São Sebastião, Lapa, Penha, Palmeira

Civila arkitekturo[redakti | redakti fonton]

  • Arcada (arkaro)
  • Banco de Portugal, de Moura Coutinho.
  • Lifto de Bom Jesus
  • Domegoj de Infias aŭ de Vale de Flores en São Vicente, de Santa Cruz do Igo, dos Coimbra, dos Crivosdas Gelosias en São João do Souto, dos Paivas aŭ de Roda (16-a jarcento), de Quinta de São Brás da Torre, das Hortas kaj Casa Rolão
  • Publika Biblioteko de Braga
  • Urbodomo de Braga — Sé
  • Recolhimento de Santa Maria Madalena aŭ de Convertidas
  • Stadionoj 1a de Maio kaj Municipa de Braga, de Eduardo Souto de Moura
  • Apoteko Brito, de Moura Coutinho- Avenida da Liberdade
  • Palacoj de Vilhenas Coutinhos, kaj dos Biscainhos
  • Pontoj de Prado en São Paio de Merelim kaj de Porto
  • Sep Fontoj de S. Victor (18-a jarcento) en São Vítor
  • Teatro Cirko, de Moura Coutinho.

Servoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika Universitato de Portugalio
  • Muzeo de Arkeologio Dom Diogo de Sousa
  • Muzeo Nogueira da Silva
  • Prifota Museu da Imagem
  • Teatro Espaço Alternativo
  • Universidade do Minho
  • Kinoj, ĝardenoj, surstrataj statuoj, riveraj banejoj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Silva, Libório Manuel (2016). Sé de Braga – Nove Séculos de História / Braga Cathedral – Nine Centuries of History. V. N. Famalicão: Centro Atlântico. ISBN 9789896152017
  • Silva, Libório Manuel (2015). Azulejo em/in Braga – O Largo Tempo do Barroco / The Baroque Period. V. N. Famalicão: Centro Atlântico. ISBN 9789896152116
  • Oliveira; Silva, Eduardo Pires de; Libório Manuel (2014). Braga de/by André Soares. V. N. Famalicão: Centro Atlântico. ISBN 9789896151942

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Braga en la portugala Vikipedio.