Dalia Pileckienė
Dalia Pileckienė | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1963 (61-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Dalia Pileckienė (naskiĝis la 11-an de marto 1963 , do nun 61-jara) estas litova esperantistino. Ŝi naskiĝis en Telšiai, Litovio, kaj nun vivas en la historia urbo Trakai. Dalia estas edziniĝinta kaj havas du filinojn. Ŝi prenis du akademiajn gradojn ĉe la Teknologia Universitato de Kaunas - en 1986 pri la inĝenieria mastrumado de restoracioj kaj kafejoj, kaj en 1988 pri komerca administrado. En 2004, ankoraŭ en Kaunas, ŝi ricevis la diplomon de la Gestalt-terapia Studo-Centro. En 2007 ŝi akiris diplomon en la Universitato de Vilno en sociaj servoj kaj la organizado de helpaj organizoj.
Ĝis 2002 ŝi laboris kiel manaĝero de restoraciara entrepreno. De tiam ĝi estas privata konsilisto pri entreprena administrado kaj organizo kaj instruas negocan organizadon. Ŝi konas kaj instruas la internacian lingvon Esperanto, kaj partoprenis en multaj internaciaj kunvenoj kaj studaj seminarioj, kaj en Litovio kaj en aliaj landoj. Interalie plurajn jarojn ŝi aktivis kiel kursestrino en la internacia lingvolerna renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES). Krome interalie ŝi organizis la kulturan programon de la UK 2005.