Daniel Defoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Defoe
Daniel Defoe
Naskiĝo 1660
en Londono
Morto 26-an de aprilo 1731
en Londono, Anglio
Nacieco anglo
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj Robinson Crusoe
Daniel Defoe
Persona informo
Daniel Defoe
Naskonomo Daniel Foe
Naskiĝo 30-an de novembro 1659 (1659-11-30)
en Londono
Morto 24-an de aprilo 1731 (1731-04-24) (71-jaraĝa)
en Moorfields, Londono
Tombo Bunhill Fields Burial Ground vd
Religio Presbiterianismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Patro James Foe vd
Patrino Alice Marsh vd
Edz(in)o Mary Tuffley (en) Traduki (1684–) vd
Infanoj Benjamin Norton Defoe • Sofia Defoe vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
entreprenisto
publikigisto
poeto
publikigisto
prozisto
verkisto de porinfana literaturo
romanisto
eldonisto vd
Aktiva dum 1700– vd
Verkado
Verkoj Robinsono Kruso ❦
Moll Flanders ❦
A Journal of the Plague Year vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel DEFOE (naskiĝis kiel Daniel Foe verŝajne komence de 1660 en Londono, mortis la 26-an de aprilo 1731 en Londono) estis angla komercisto kaj verkisto, konsiderata la iniciatinto de la anglalingva romano, mondfama pro sia romano Robinson Crusoe kiun li verkis en la aĝo de preskaŭ 60 jaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de viandisto kaj malobeante al religiaj doktrinoj, li ĉesigis animzorgantan karieron; anstataŭe li engaĝiĝis komercade kaj vojaĝis Francujon kaj Hispanujon kie li bankrotis ĉ. en 1692 estante fascinata ĉefe de politikaĵoj kaj literaturo. Liajn spertojn li surpaperigis ĉe »Essay on projects« (preso en 1698): samlibre li favoras naciajn bankan kaj asekuran sistemojn, ŝparkasojn, frenezulejojn kaj similajn socialajn engaĝiĝojn de la ŝtato.

Poste verkis li por reĝo Vilhelmo la 3-a la satiran poemon »The trueborn Englishman« (1741) defendante ĉiujn atakojn kontraŭ li pro eksterlandaneco: ĉar la angloj mem estas, laŭ Defoe, popolo miksita profitanta karaktere de tia feliĉa cirkonstanco. Kiam post la morto vilhelma persekutado de religie liberpensantoj akriĝis, Defoe ironie apogis tion ĉe »The shortest way with the Dissenters« (1702): oni ja imitu la francan reĝon kaj ties radikan eksterminadon de la protestantoj. Oni kondamnis Defoe je punpilorio kaj karcero - sed tio evidentiĝis vera triumfo por Defoe.

Prizone li komencis skribi gazeton kies enhavon onidire nutras agadoj de certa skandala klubo. La sukceso de la magazino siavice kaŭzis la fondon de moralaj semajngazetoj. Ĉar Defoe malliberigita jam ne povis perlabori la vivon por sia familio kaj Ĉar estis neniigita lia kontoro, li sekve devis ĉiam r bridi sin verkante por eviti cenzuron. Kiam temis pri establo de unio inter Anglujo kaj Skotujo li eĉ anis ĉe interparola komisiono kaj brile agadis.

Porĉiamiĝis lia nomo per la verkado de »The life and strange surprising adventures of Robinson Crusoe of York« (1719); ĉi verkon laŭdegis Jean-Jacques Rousseau kiel unurangan edukilon por adoleskantoj. Gravis en ĝi la elturniĝo de la unuopulo per propra lerteco kaj forto. Kvankam ja rimarkeblas kelkaj paraleloj al la historio Alexander Selkirk, ĝi havas membiografian kernon: Defoe, estante kaŝkomisiito de registaro kiun li antaŭe malapogis, taksis sin mem ĉiam sola kaj alfrontanta multajn danĝerojn. La furorlibro ĝuis multajn eldonojn, tradukojn kaj imitadojn.

Aliaj verkoj aventuraj-misteraj, ekz. »Captain Singleton«, nuntempe kvazaŭ ne plu konatas. Eldonadon de ĉiuj verkoj Defoe ankoraŭ mem komencis en 1705, sed longan tempon postmorte oni nur (re)presis liajn ĉefajn verkojn, ekz. »History of the union of Great Britain« (1709) kaj »Novels«. Kompletecon eldonistan aspiris pli malfrue W. Hazlitt (»Works«, Londono 1840–41) kaj Bohn (»Standard library«, 1882). La manuskripton »Complete Engliŝ gentleman« publikgis Buelbring (1890) ene de la libro »Of royal education« (1895).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Robinson Crusoe (1719)
  • A Journal of the Plague Year ("Kroniko de la pest-jaro", 1722)
  • The Fortunes and the Misfortunes of the Famous Moll Flanders (1722)
  • Colonel Jack (1722)
  • Roxana (1724)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Robinsono Kruso : lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj / de Danielo Defo. [Original transl. by A. Krafft. Preface R. W. Mason]. Philadelphia: Henry Altemus Company, [1908], 143 p. : multaj ilustr. Dua eldono: Mondial - Librejo.com, Novjorko, 2004.
  • Robinsono Kruso : legolibro por geknaboj laŭ Campe / kompil. de H. J. Bulthuis. Zutphen: Thieme, 1928. - XII, 127 p. : ilustr. 2-a eld. Zutphen: Thieme, 1931. - XII, 130 p. : ilustr.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Defoe, Daniel" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 580-581

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Philip Nicholas Furbank u. W. R. Owens: A critical bibliography of Daniel Defoe. London: Pickering & Chatto. 1998. ISBN 1-85196-389-8
  • Reinhard Stach: Robinson und Robinsonaden in der deutschsprachigen Literatur. Eine Bibliographie. Würzburg: Königshausen und Neumann. 1991. (=Schriftenreihe der Deutschen Akademie für Kinder- und Jugendliteratur Volkach; 12) ISBN 3-88479-588-0
  • John Andrew Stoler: Daniel Defoe. An annot. bibliogr. of modern criticism, 1900-1980. New York k.a.: Garland. 1984. (=Garland reference library of the humanities, 430) ISBN 0-8240-9086-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]