Daniel Quarello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Daniel Quarello
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
Morto 31-an de oktobro 1977 (1977-10-31) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Komplementoj de l' Verbo, 1947.

Daniel QUARELLO (naskiĝis 1904 - mortis en novembro 1977 en Buenos Aires) estis italdevena argentina esperantisto.

Li lernis Esperanton jam en 1915 kaj verkis Esperanto-lernilojn por ital- kaj hispan-lingvanoj. Lia Perfektiga Kurso; Plena Traktato pri la Sintakso (1973) ankaŭ nun estas unu el la plej bonaj internaciaj lerniloj pri la Esperanta gramatiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lernu Esperanton. 1948 (?)
  • Breve Historia del Esperanto[1] 1956 (?)
  • Compendio De Esperanto Para Adelantados. 1972(?)
  • Perfektiga kurso. Plena traktato pri la sintakso (1973)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Perfektiga kurso. Plena traktato pri la sintakso

Citaĵo
 Ĉi tiu gramatika libro iom perpleksigas min: evidentas la zorgo kaj la sindediĉo de la aŭtoro krei senriproĉan verkon, kaj oni devas senrezerve laŭdi lian honestan intencon kaj la nedubeble pozitivajn aspektojn de lia laboro. Des pli do bedaŭrindas la eraroj, kelkaj eĉ elementaj, kiuj ie tie makulas la cetere atentindan libron. Jam de la komenco, la subtitolo “Plena Traktato de la Sintakso” ne tute respondas al la vero. La aŭtoro traktas nur la ĉefajn punktojn de la sintakso (kaj krome, ne sintaksajn demandojn, kiel, por ekzemplo, la uzon de la artikolo, kio apartenas al la sinetio) kaj multon li lasas netuŝita, kiel montrus komparo kun la Plena Gramatiko de Kalocsay/Waringhien. Aliflanke, ĝenas la manko de homogena terminologio: kun terminoj pruntitaj el la Esperanta gramatiko miksiĝas aliaj prenitaj el la hispana, kio kelkfoje estigas konfuzajn difinojn. Enkonduki, por ekzemplo, la terminon paciento por objekto ŝajnas superflua kaj nemotivita decido. Femenino kaj maskulino anstataŭ ina genro kaj vira genro ŝajnas oportunaj neologismoj, sed oni devus aparte klarigi ilin. Oni pardonu mian nescion, sed mi tute ne komprenas la aserton de la aŭtoro, ke "inter la kvar kazoj de la deklinacio kaj la komplementoj de la predikato estas la diferenco, ke la unuaj estas regataj de la predikato de la propozicio, dum la duaj estas liberaj je ia ajn rilato kaj indikas la cirkonstancojn, ĉe kiuj disvolviĝas la celo de la predikato. La komplementoj de l’ predikato nomiĝas ankaŭ ablativoj" (paĝo 78). Ĉu la ablativo, aŭ prepozitivo, ne estas same unu el la kazoj de la deklinacio? La aserto, ke, mi razigis egalas al mi aperis razita (paĝo 43) estas almenaŭ diskutinda. La difino de la artikolo estas vere stranga: “la artikolo ne estas iu parto de l’ parolo, sed speciala klaso de vorto, kiu difinas substantivon’’ (paĝo 155). En la listo de adverboj de la paĝo 78 aperas, neklarigeble, la interjekcio adiaŭ, la pronomo kaj adjektivo ambaŭ, kaj la konjuncio nek. En la paĝo 148 la aŭtoro nomas la adverbojn ju kaj des konjuncioj, kaj en la paĝo 150 enlistigas la adverbon dume inter la konjucioj. En la paĝo 92 legiĝas, ke la prepozicio ĝis uzigas ankaŭ kun infinitivo: mi atendos ĉi tie ĝis vidi lin", kio estas rekte erara; sed en la paĝo 112 aldonigas, ke ‘"la prepozicioj ĝis, inter, sen uzataj kun infinitivo estas forrifuzataj el oficiala vidpunkto”. Fakte, sen kaj inter povas uzigi kun infinitivo; ĝis, tute ne, do, oni ne devus ĉi-rilate enmeti la tri prepoziciojn en la saman sakon. En tiu paĝo 92 legiĝas ankaŭ ke "la prepozicio antaŭ, precipe la formo antaŭ ol, povas uzigi kun infinitivo”. Kiel sciate, antaŭ neniam uzigas kun infinitivo, sed nur antaŭ ol. La ekzemploj de la aŭtoro ne ĉiam estas senriproĉaj. En La aeroplano rapide troviĝis mezen en la nebulo, paĝo 117, mezen devus aperi sen akuzativo, ĉar oni ne povas uzi akuzativon de movo kun verbo de stato. En la paĝo 123, la masonistoj dormis la sieston ( la masonistoj transdormis laborhorojn), estas fantazia ekvivalento, same kiel en la paĝo 125, tiu libro respondas ĝeneralan bezonon (: tiu libro prirespondas ĝeneralan bezonon), kies respektivaj sencoj estas fakte tute diferencaj, preskaŭ malaj. Kontralto, paĝo 178, en la senco kontraltulino, ne ekzistas ĝis nun en E speranto. La ĉapitro “Gradoj de la komplementoj” impresas kiel produkto, sen praktika aŭ teoria valoro, de ia inklino al superflua analizado kaj difinado, evidentiĝanta ankaŭ en aliaj partoj de la libro. Aliaj kritikindaĵojn oni povus elsarki. Sed la menciitaj ekzemploj sufiĉu por montri, ke en Perfektiga Kurso. Plena Traktato pri la Sintakso troviĝas, apud laŭdinda kaj didaktike taŭga materialo, nombro da eraroj kaj misprezentoj, kiuj, malfeliĉe, parte senvalorigas la libron. Kaj per kia lupeo, oni rajtas demandi, reviziis la verkon la Kontrolkomisiono de Lernolibroj (Akademio de Esperanto)? Ĉu oni devus starigi ian kontrolkomisionon de la kontrolkomisiono por havi garantion de perfekta laboro? Ho ve, Esperanto, la facila lingvo! F. de Diego. Boletín n202 (mar 1974) 

Pri Lernu Esperanton

Citaĵo
 Tiu 32paĝa libreto estas dediĉata al liuj kiuj deziras koni ĝisprofunde, paroli korekte, kaj skribi perfekte nian lingvon. Ĝi estas speco de universala gramatiko. 
— Belga esperantisto n286 (feb 1948)

Pri Breve Historia del Esperanto

Citaĵo
 Ĉi tiu hispanlingva broŝuro atingis sian duan eldonon. Tra la legado, oni

rigardas rapidajn sciigojn pri ia unuaj klopodoj por eltrovi iun artefaritan lingvon, ĝis la apero de Esperanto; sekvas skemo pri la fundamento de nia lingvo.

La broŝuro estas taŭga propagandilo por la hispanaj landoj; bedaŭrinde, oni ne povas el Argentinio eksporti librojn. 
— Boletín n097 (jan 1957)

Pri Compendio De Esperanto Para Adelantados

Citaĵo
 Tiu-ĉi libro de Quarello estas zorge presita kun tre klaraj literoj. Ĝi estas destinita al progresintoj kaj ankaŭ komencantoj. Lian metodon ni povas resumi tiel: Unue, listo de vortoj, kiun sekvas unu gramatika elemento; due, ekzercaj frazoj; trie, demandoj; kvare, interparoladoj, kaj intere, versaĵoj de Zamenhof, partoj de la letero de Zamenhof al Borovko (kopiita kun kelkaj ŝanĝetoj), iom da historio pri Esperanto kaj detaloj de la vivo de Zamenhof.

Certe, multo estas bona en la libro, sed jam en la dua paĝo mi trovas nesufiĉecon. Legante ke ŝ sonas kiel franca CH: "ŝipo se lee chipo ” la lernanto sendube diros ĉipo. Simile pri Z, Ĵ, Ĝ. Abundas en la libro laŭdoj al Zamenhof, al lia genio, al lia verko. Eble tro. Ankoraŭ en paĝo 181: “En todos los detalles de la lengua planificada, Zamenhof dejó la impresión de una genialidad asombrosa”. Legante ke la libro estas destinita al progresintoj, mi esperis trovi en ĝi ne nur la gramatikan parton (per kiu oni ne povas paroli) sed ankaŭ la praktikan aplikadon, la Esperantan formon de la hispanlingvaj propraĵoj kaj la parolturnojn de bonstila Esperanto; sed tion mi ne sciis trovi malgraŭ la tekstoj enmetitaj ne rilatantaj tiun problemecan flankon de la hispana lingvo. Frazoj kiel: a menos que, con tal que, por más que, lo pelaron al cero, a la francesa, el contemplar su rostro, viene de cazar, a mano armada, lo bueno del caso, los encontram os visitando el jardín, según se dice, no lo he recibido hasta hoy, tras visitar el museo..., kaj dekoj da aliaj meritas pritrakton en lernolibro por progresintoj kaj eĉ por komencantoj. Tamen mi trovis pri la disdivido de vortoj en silabojn, pĝ. 163, regulojn pri la dismeto de konsonantoj al antaŭa vokalo, laŭ tio, ke la ŭnua el ili estas L, M, R, S, Ŭ kaj la meza estas G, K, P, T! Kio, eĉ sengusta, neniom helpas la uzanton, kaj malhelpas pro balasteco. La uzadon en Esperanto, de la nefacila LO hispana, la aŭtoro, tute ne traktas; ankaŭ ne la trian signifon de EL por esprimi plenan agon: Ellerni lecionon, Elstudi libron; ankaŭ ne avertas pri la neuzo de prepozicioj antaŭ la infinitivo, kaj mem erare skribas: "La hundo tiris la ŝnuron ĝis rompi ĝin” p, 61; ĝis koni ĝin p , 103; ĝis malkovri, sen dormi. Ouarello forbalaas per la genio de Zamenhof mem la fundamentan sufikson UJ por landnomoj, kaj senĝene enŝovas “I”: Polio, Urugvio, Argentinio... kiun i ni ŝuldas “al sentido ético y estético del lenguaje” kiun havis Zamenhof. Kaj post la instruo, lastlinie atentigas pri ĝia neoficialeco, sed ne diras ke la Akademio malakceptis ĝin. Nu, se la sufikso por landnomoj estas i kaj ĝi ne estas oficiala, kion do faris Zamenhof? En p. 46 Quarello diras ke per UJ “se pueden formar los nom ­bres de los países” anstataŭ diri “se forman”, kio rivelas ian malicon. Pri UJ koncerne la arbojn, li instruas ke fruktujo estas fruktarbo-, fakte, per la nomo de ia frukto oni faras la nomon de la respektiva arbo: Pomo>Pomujo; sed ĉar fruhto ne estas fruktonomo, fruktujo ne estas fruktarbo sed pli ĝuste frutera. La pasivajn participojn Ouarello traktas neklare. Apud korektaj ekzemploj troviĝas aliaj malkorektaj, kaj lia difino pri "Desarrollo anterior" estas neĝusta. Jen ekzemplo el p. 97: “Junulo estis vundita en akcidento sur la vojo”. Sekvas: "La vundito estis operaciata kaj bandaĝata"; ĉar tiu-ĉi signifas “El herido estaba siendo operado y vendado”, estas evidente ke la intenco estis ago perfekta, nome, “El herido fue operado y vendado” : estis operaciita kaj bandaĝita. Cetere, mi ne trovis eĉ unu ekzemplon de la Zamenhofa “...estis jam ... ita”. Pri la nombroj li instruas — kaj tian logikon mi ne komprenas— ke la milojn oni skribas per du vortoj, dum la centojn kaj dekojn nur per unu; tiel: Tri mil tricent tridek! Surprizis min la netradiciaj horesprimoj, p. 146: “estas la kvina sen dek minutoj” kaj "mankas kvin al la deka”, anstataŭ estas dek minutoj antaŭ la kvina, kaj estas kvin antaŭ la deka. Citindaj estas la pleonasmaj Pinarbo (Pino) kai Jarsezono (Sezono); la misaj Ĉiufoje ke (kiam), Estis la unua fojo ke (unuafoje), de la 6-a al (ĝis) la 10-a de aŭgusto, pro tio mi necesas (bezonas) lerni, la insulanoj fumis pipon (per pipo); la kuriozaj Gesolaj, Gevivi,.

Mi diris en la komenco ke multo estas bona en la libro; certe. Sed, ĉar en lernolibro de la Internacia Lingvo, ĉio, absolute ĉio devas esti bona kaj konforma al la Fundamento, tiun-ĉi Compendio de Esperanto para Adelantados, Aprobado por la Comisión de Control de Textos para la Enseñanza, oni devos revizii, ĝustigi kaj kompletigi por ke ĝi estu plene rekomendinda. 
— Salvador Gumá. Boletín n194 (nov 1972)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldonita de Asociación ECO, Buenos Aires