Diskuto:Duolingo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Formato de dato[redakti fonton]

Bonvolu ne uzi datajn formatojn jj-mm-tt-n. Bonvolu uzu formaton tt-mm-jj anstataŭ tio. EratoNysiad (diskuto) 18:43, 4 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Plua aktualigo[redakti fonton]

La teksto nun estas tro optimisma. Ĝi sugestas ke la angla, hispana, portugala kaj franca Esperanto-kursoj daŭre pli floras kun ĉiam pli da lernantoj, kaj ke tuj sekvos pliaj kursoj en pliaj lingvoj: "kurso por ĉinlingvanoj estas anoncita por la 22-a de septembro 2020. Estas planitaj ankaŭ kursoj por ruslingvanoj, por germanlingvanoj, ktp". Tio ne antaŭvidis, ke la estraro de Duolingo povus malgraŭ la sukceso de la unuaj kvar Esperanto-kursoj havi la ideon "koncentri" ĉiujn lernantojn al la angla Esperanto-kurso, kondiĉante ke ĉiuj kiu volas lerni Esperanton jam perfekte regas la internacian anglan lingvon - do eblas ŝpari al si Esperanto-kursojn en aliaj naciaj lingvoj. Mi mem malmulte konas pri Duolingo, kvankam mi rekomendis ĝin dun la pasintaj ok jaroj al amaso da lernemuloj por plej diversaj lingvoj, ne nur por Esperanto. Tial mi forte petas ke iu kun bona kono aktualigu la tekston, kaj igu ĝin realisme optimisma, sed ne propagande troiga: tiaj propagandaj troigoj ĉiam tuj malkaŝiĝas stultaj fanfaronaĵoj, kaj efikas nur forpuŝe. La teksto videble frostiĝis en la unua duono de 2020, kaj vere bezonas pluan aktualigon! ThomasPusch (diskuto) 01:45, 2 jun. 2024 (UTC)[Respondi]