Diskuto:Neusiedl am See

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tre skeptikas ĉu la disdivido de la loka konsilantaro en la informkesto ĉi tie sencas. La lokaj konsilantaroj en Burgenlando elektiĝas ĉiujn 5 jarojn, kaj laŭ la nuna ideo la kelkdek esperantistaj vikipedianoj en ĉiuj komunumoj permane devas kontroli kaj aktualigi la nombrojn. Ci tie estis la rezulto de 2012, la antaŭlasta, ekde ok jaroj ne plu aktuala... Mi ĉi tie nun aktualigis al la stato de 2022, sed sendube ne povos fari tion en ĉiuj komunumaj paĝoj. Kvankam la skemo bele aspektas, mi pensas ke tio kio eblas en la germana vikipedio kun amaso da burgenlandaj vikipedianoj, ne nepre funkciod ĉi tie (mi ne scias ĉu eĉ estas unu burgenlanda esperantlingva vikipediano...). Pri la notigo de la urbestro estas same: la nuna postenulo elektita en 2017 ankoraŭ aktualas en 2024, do videble la oficperiodoj pli longas ol ĉe konsilianoj, kaj povas esti, ke kiam urbestro ŝanĝiĝas, ke tiam germanlingva vikipediano bonvoleme ŝanĝos ĉiujn nombrojn en la alilingvaj paĝoj (tio foje okazas, sed ne ĉiam). Tre bone estus uzi la parametrojn p6 el vikidatumoj, sed kondiĉo por tio estus ke tie estus, aktuala, indiko pri la parametro p6 - ĉi tie io tia tute ne estas, do tiu alternativo ne eblas. ThomasPusch (diskuto) 09:54, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]