Diskuto:Siegfried Ziegler

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En antaŭurbo de Munkeno inter la du mondmilitoj aktivis la esperantista eldonisto Oskar Ziegler, publikigante ekzemple (jam en 1924) la esperantlingvan libron Albrecht Dürer. Vivo kaj verkado de la fama pentristo en sia libroeldonejo nomita Sudgermana Esperanto-eldonejo. Siegfried Ziegler almenaŭ ekde 1945 vivis same en la ĉirkaŭaĵo de Munkeno kaj tie aktivis kiel esperantista eldonisto. Ĉu povas esti familia rilato inter la du samnomuloj, samlokuloj kaj samfakuloj? ThomasPusch (diskuto) 09:04, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Kara @Robert Weemeyer: En septembro 2012 vi interalie aldonis la frazon "De 1965 ĝis 1969 li laboris en Meksiko por la socialdemokrata fondaĵo Friedrich-Ebert-Stiftung kaj tie instruis ekonomian geografion." En la germana vikipedio ĝis aprilo 2024 estis alia jarindiko, kiu asertis ke li "ekde 1967 (ĝis nekonata dato) kaŝe vivis en Meksiko". Ambaŭ asertoj ĝis la lasta monatoj ne estis pruvitaj per referenco. Nun iu en germana libro trovis referencon, ke la translokiĝo al Meksiko en 1965 fakte veras - tiu libro ne indikis jaron kiam li reforiris de Meksiko, nur indikis ke li ĝis fino de februaro 1967 ricevis altan monatan salajron de la spiona servo BND. Tamen la forfalo de duobla salajro ne signifus ke li tuj en marto 1967 estus reveturinta al Germanio. Mi principe fidas vian informon ke li "ĝis 1969" "laboris en Meksiko por la socialdemokrata fondaĵo FES". Nur interesus min, ankaŭ por fermi truon en la germana teksto: kiun fonton vi havis por via aserto "de 1965 ĝis 1969" "en Meksiko"?? Povus facile esti iu esperanta publikaĵo, ĉar ĉiuj ne-esperantistaj germanoj ne trovis iun fonton. Mi tre dankon al vi, se vi povas rekonstrui kie vi legis pri "1965 ĝis 1969", ke vi malkaŝus la fonton de la informo. Mi cetere en mia biblioteko havas antikvajn jarkolektojn de la revuoj "Esperanto-Post" de 1951 ĝis 1953 kaj "Germana Esperanto-Revuo" de 1955 ĝis 1960, sed post 1960 mia serio finiĝas, kaj de la 1970-aj jaroj mi havas tute nenian materialon de GEA. Salutas --ThomasPusch (diskuto) 01:21, 8 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Mia fonto estis la skriba formo de prelego de Jiří Proskovec ĉe GIL en 2007. Mi nun aldonis tiun fontindikon al la artikolo. La disputata fakto troviĝas ĉe n-ro 3.1.5, sur paĝo 64: "1965–1969 war er für die Friedrich-Ebert-Stiftung als Dozent für Wirtschaftsgeografie in Mexiko tätig." Kiom fidinda tiu indiko estas, tion mi ne scias. Eble oni povus peti s-ron Proskovec rekontroli sian informon - aŭ demandi rekte al FES. -- Robert Weemeyer (diskuto) 09:56, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]