Eden Golan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eden Golan (2024)

Eden GOLAN (hebree: עדן גולן, ukraine: Еден Ґолан; naskiĝinta la 6-an de oktobro 2003 Kfar Saba) kantistino israela estas. En majo 2024 ŝi partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 en Malmö kun la kanto Hurricane. Ŝi atingis la kvinan rangon.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de latvia patro kaj ukrainia patrino ŝi naskiĝis en Israelo; tamen ili iris al Moskvo pro tiea dungiĝo de la patro. En la 2022-a jaro, dek tri jarojn pli malfrue, la familianoj preferis denove vivi en Israelo.[2]

Eden jam kiel knabino saltadis kaj sceneje sin prezentadis; en la aĝo de naŭ jaroj ŝi komencis publike kanti.[3] En 2015 je Ruslando kun samaĝuloj partoprenis ĉe Junior Eurovision Song Contest; tri jarojn pli poste Eden fone asistantis en la bando de Pelageja (kio spekteblis en la rusa versio de la spektaklo The Voice Kids). Mallonge kun aliaj junuloj estis ŝi membro de la grupo Cosmos Girls. Post reiro al Israelo ŝi tuj eldonis siajn novajn produktojn; sed la partopreno ĉe Ro'im et Hakol fiaskis.

En novembro 2023 ŝi ekengaĝiĝis por la partopreno je Malmö en 2024 kaj vere en la 6.2.2024 ŝi superis ĉiujn aliajn kontribuintojn. La kanto Hurricane mem estis publike konatigata ne antaŭ la 10-a de marto.

Interrete alvenis al ŝi minacoj de mortigo.[4] kaj EBU (Eŭropa Radifonia Unio) konatigis diversajn opiniojn pri la partopreno de Israelo ĉe la kantokonkurso.[5][6]

Jam dum la komenco de la jaro okazis polemiko, ĉar Israelo planis kandidatigi kanton enhavantan aludojn al la politika konflikta situacio rilata al la reprezalia atako kontraŭ Palestino. Tiu polemiko miksiĝis kun la fakto, ke Israelo, same kiel aliaj partoprenantaj landoj eĉ ne estas eŭropaj. Oni devigis Israelon ke ĝia kantistino Eden Golan ŝanĝu la kantotekston, dum kreskis opozicioj al partopreno de Israelo en multaj sektoroj de partoprenantoj kaj de sekvantoj. Dum la tagoj de la konkurso en Malmö okazis manifestacioj kontraŭ la partopreno de Israelo, dum pluis la genocida atako de Israelo kontraŭ Gaza-strio kaj ankaŭ proteste kontraŭ la organizantoj de Eŭrovido, kiuj iam malpermesis la partoprenon de Rusio pro ties invadon en Ukrainion, sed nun permesas la israelan partoprenon, spite similajn situaciojn, eĉ rezulte en multe pli granda nombro de senkulpaj mortigitoj. Dum la partopreno de Eden Golan en la konkursa ceremonio granda parto de la publiko huadis, dum alia plaŭdis; tamen la oficiala televida kanalo montris ĉefe la plaŭdojn, dum sociaj retoj montris la tutan realon.

Eden Golan atingis la kvinan rangon, sed ĉefe danke al la ekstera voĉdonado, tio estas de la voĉdonantoj kiuj pagis kaj eĉ rajtis voĉdoni kelkajn fojojn (ĉefe defendantojn de la rolo de Israelo en la konflikto kun Palestino), dum la voĉdonado de la profesia ĵurio ne atribuis tiom da pozitivaj voĉdonoj.[7]

Diskoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2015: Schastye
  • 2022: Ghost Town
  • 2022: Let Me Blow Ya Mind
  • 2023: Taxi
  • 2023: Dopamine
  • 2024: Hurricane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]