Franca Esperanto-Instituto (FEI) estas sendependa organizo konsistanta el reprezentantoj de SAT-Amikaro (franclingva laborista organizo) kaj de Espéranto France (filio de UEA) kaj tri kromaj alelektitoj. Ĝi zorgas pri la programoj de ekzamenoj por franclingvanoj, organizas ekzamenojn kaj disdonas diplomojn.
FEI estis kreita en la jaro 1934 sub la impulso de Gaston Waringhien, kiu estis ĝia unua prezidanto ĝis 1963. Dum la unuaj jaroj, li vigle prizorgis eldonadon de broŝuroj, unue pedagogiaj kaj poste literaturaj.