Gerhard Mangott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Mangott, 2020

Gerhard MANGOTT (naskiĝinta la 9-an de junio 1966 en Zams/Distrikto Landeck) estas aŭstra politiksciencisto kaj profesoro pri politikscienco kun specialiĝo en internaciaj rilatoj kaj sekureca esplorado en la post-sovetia regiono ĉe la universitato de Innsbruck. Liaj esplorinteresoj estas la interna kaj ekstera politikoj de Rusio, la ekstera politiko de Usono, rilatoj inter mondpotencoj, strategia armilkontrolo kaj nuklea proliferado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mangott frekventis realisman gimnazion en Landeck; de 1984 ĝis 1989 li dediĉis sin al studado de politikscienco, historio kaj slavistiko ĉe la universitato de Innsbruck kaj ankaŭ ĉe la Salcburga universitato. Li specialiĝis en la fako de kompara regado-teorio kaj de politikaj sistemoj de Orienta Eŭropo.[1] En 1989 li bakalaŭriĝis pri politikscienco. En la jaro 2001 li doktoriĝis defendinte tezon ĉe Anton Pelinka (kroma kontrolo fare de Fritz Plasser). La temo de lia disertaĵo estis Rußland als defekte Demokratie. Beschränkungen liberal-rechtsstaatlicher Demokratie in Verfassungsrecht und Verfassungswirklichkeit Rußlands (Rusio kiel difektita demokratio. Limigoj de liberal-jurŝtataj principoj en la konstitucia leĝo kaj konstitucia realo de Ruslando). En la jaro 2002 Mangott habilitiĝis per la verko Interne und externe Aspekte demokratischer Regimeübergänge im östlichen Europa und im postsowjetischen Raum (Internaj kaj eksteraj aspektoj de demokratiaj reĝimŝanĝoj en Orienta Eŭropo kaj en la post-sovetia regiono)[2] kio rajtigis lin instrui politiksciencojn ĉe altlernejoj.

De 1989 ĝis 1991 Mangott laboris kiel kunlaboranto ĉe la insbruka universitata Instituto de politikscienco ene de la esplorprojekto Sozialdemokratie im Ghetto. Zur Lage der Sozialdemokratie in Westösterreich (Getigita socialdemokratio. Pri la situacio de socialdemokratio en Uesta Aŭstrujo) por la viena societo Karl-Renner-Institut. De 1991 ĝis 2008, li konsilistis pri Rusujo kaj Orienta Eŭropo ĉe la Aŭstria Instituto por Internacia Politiko (OIIP) en Laxenburg kaj Vieno.[3]

Ekde julio 2000, Mangott laboras tute ĉe la politikscienca instituto insbruka. Ekde la 1.3.2003 li estis eksterorda universitatprofesoro pri politikscienco, de oktobro 2015, profesoro kun speciala emfazo pri internaciaj rilatoj. Lia ĉefa esplorareo daŭre estas internacia politiko kaj komparado de registaroj/regadoj.

Mangott estas sperta en la fakaro de ruslanda politiko, rilatoj inter grandaj potencoj, armilkontrolo kaj -proliferado, sekurigo de energiprovizado en la gassektoro de la Eŭropa Unio. De 2009 ĝis 2012 li krome konsilistis por OIIP pri diversaj postsovetiaj demandoj (Scientific Adviser on Post-Soviet Affairs). En oktobro 2015 oni nomumis lin Insbruke orda universitata profesoro pri internaciaj rilatoj.

Flanke, Mangott laboras kiel fakulo kaj recenzisto i.a. por la brita organizaĵo Economic and Social Research Council (ERSC), por Volkswagenstiftung, Jubiläumsfonds de Aŭstra Nacia Banko (OeNB), Schweizerischer Nationalfonds zur Förderung der Wissenschaftlichen Forschung (Svisujo).

Mangott iĝis konata al multaj homoj danke al diversaj radifoniaj/televidaj intervjuoj; ekde februaro 2022 lia ĉeesto ĉe politikaj kaj diskutaj elsendoj eĉ plioftiĝis. Antaŭ la Invado de Rusio en Ukrainion oni kritikis lin pri troa mildeco rilate al la agadoj de rusiaj politikistoj. Ke li ŝanĝiĝis atestis lia antaŭa instruisto Anton Pelinka kaj la viena historiisto Wolfgang Mueller.[4]

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • Advisory Board de International Center for comparative EU-Russia/NIS Research (ICEUR)
  • konsilistaro de Österreichische Gesellschaft für Europapolitik (ÖGfE)
  • estrarano ĉe Österreichischer Auslandsdienst (ĉesis)

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Russland, Ukraine und die Zukunft, Brandstätter Verlag, Wien 2024, ISBN 978-3-7106-0691-5.
  • Der Russische Phönix. Das Erbe aus der Asche. Wien: Kremayr und Scheriau 2009.
  • Zur Demokratisierung Russlands. Band 1: Russland als defekte Demokratie. Baden-Baden: Nomos 2002.
  • Gemeinsam mit D. Hamilton: The Wider Black Sea Region in the 21st Century: Strategic, Economic and Energy Perspectives. Washington, DC: Center für Transatlantic Relations 2007.
  • Gemeinsam mit D. Hamilton: The New Eastern Europe. Ukraine, Belarus and Moldova. Washington, DC: Center für Transatlantic Relations 2007.
  • Gemeinsam mit F. Eder und M. Senn: Transatlantic Discord. Combatting Proliferation and Terrorism, Preventing Crises. Baden-Baden: Nomos 2007.
  • kune kun Peter Filzmaier, Leonore Gewessler kaj O. Höll: Internationale Politik. Eine Einführung. Wien: WUV/UTB 2006.
  • kune kun D. Trenin, M. Senn und H. Timmermann: Russlands Rückkehr. Außenpolitik unter Vladimir Putin. Baden-Baden: Nomos 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografia listo
  2. listo de fakrilataj habilitiĝlaboraĵoj ekde 2001. Arkivita el la originalo je 2022-07-05. Alirita 2024-05-09.
  3. Waldemar Hummer: Politikwissenschaft in Österreich unter besonderer Berücksichtigung der Europapolitik, Studienverlag, Innsbruck-Wien-Bozen 2015, ISBN 978-3-706557504, p. 173
  4. Nina Brander: "Die Russen wollten mich als Informanten anwerben".] - Ĉe: Der Falter 19/22, 10.r. 2022