Saltu al enhavo

Goethe-Institut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goethe-Institut
Goethe-Institut
emblemo
kultura institucio
karitata organizaĵo
internacia organizaĵo
lernejo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1951 vd
Antaŭe Deutsche Akademie vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Goethe-Institut Central Office Munich
Agareo

culture mediation
• German as a foreign language
interpopola kompreniĝo
• germana kulturo
lingvedukado
• lingvolernejo
• instruista trejnado
• internacia kooperado
• publika spaco
biblioteko
• film screening
• kultura evento
• financado
• outreach
• memorkulturo
• German-language studies

Fondinto(j) federacia kabineto de Germanio vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Johannes Ebert (en) Traduki (2012–)
Wolfgang Bader (en) Traduki (2005–2005)
Hans-Georg Knopp (en) Traduki (2005–2012)
Andreas Schlüter (en) Traduki (2004–2004)
Horst Harnischfeger (en) Traduki (2003–2003)
Joachim-Felix Leonhard (en) Traduki (2001–2003)
Joachim Sartorius (en) Traduki (1996–2000)
Horst Harnischfeger (en) Traduki (1976–1996)
Hans Hermann Kahle (en) Traduki (1973–1976)
Werner Ross (en) Traduki (1965–1973)
Richard Wolf (en) Traduki (1958–1965)
Helmuth Brückmann (en) Traduki (1952–1958) Redakti la valoron en Wikidata vd
Ĉefestro(j) Carola Lentz (en) Traduki (2020–)
Klaus-Dieter Lehmann (en) Traduki (2008–2020)
Jutta Limbach (en) Traduki (2002–2008)
Hilmar Hoffmann (en) Traduki (1993–2001)
Hans Heigert (en) Traduki (1989–1993)
Klaus von Bismarck (en) Traduki (1977–1989)
Hans von Herwarth (en) Traduki (1971–1977)
Peter Pfeiffer (en) Traduki (1963–1971)
Max Grasmann (en) Traduki (1962–1963)
Kurt Magnus (en) Traduki (1951–1962) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Bibliothek & Information Deutschland (en) Traduki
DeGEval – Evaluation Society (en) Traduki
Kulturweit (en) Traduki
Prix Jeunesse Foundation (en) Traduki
American Association of Teachers of German (en) Traduki
Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo
German Language Council (en) Traduki
Germania Unesko-komisiono
European Union National Institutes for Culture (en) Traduki
Deutscher Musikrat
Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

germana lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
stando de la institucio Goethe-Institut en la Frankfurta librofoiro 2012

La institucio Goethe-Institut estas neprofitocela asocio kun centra oficejo en la urbo Munkeno. Ĝi havas la taskon subteni la konon de la germana lingvo ekster la teritorio de Germanlingvio (do ekster la teritorio de Germanio, Aŭstrio kaj la germanlingvaj partoj de Svislando kaj Belgio), flegi la internacian kulturan kunlaboron inter la civitanoj de la germanlingvaj landoj (aparte de Germanio) kaj aliaj homoj, kaj peri ampleksajn kaj aktualajn informojn pri la vivo en Germanio.[1] La instituto nomatas laŭ la germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Pli ol 234 000 lingvolernantoj tutmonde partoprenas en la germanlingvaj kursoj de la instituto.[2]

la centra oficejo de la institucio en Munkeno
Goethe-instituto en Ĥartumo
kaj en Prago

Organizado[redakti | redakti fonton]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La institucio havas branĉojn en 13 urboj de Germanio kaj 150 institutojn plus 11 kontaktigajn oficejojn en pliaj 92 landoj. Aldoniĝas tutmonde proksimume 800 pliaj institucioj de kunlaboraj organizaĵoj ekster Germanio, kiuj ricevas financan subtenon kaj/aŭ praktikan konsiladon de la Goethe-instituto.

Asociaj organoj[redakti | redakti fonton]

Jura bazo de la asocio estas la statuto de la 21-a de septembro 2000. Ĝi antaŭvidas la asociajn organojn de asembleo, prezidantaro kaj estraro. La asembleo (aŭ laŭvorte membrokunveno, Mitgliederversammlung) konsistas el reprezentantoj de la registaro de Germanio kaj de la germaniaj federaciaj landoj kaj el pliaj personoj de la kultura vivo de Germanio. La prezidantaro (germane Präsidium) konsistas el la asocia prezidanto, ses membroj elektitaj de la asembleo, po unu reprezentanto de la germaniaj ministerioj pri eksteraj rilatoj (germane Auswärtiges Amt) kaj pri financoj, kaj de tri reprezentantoj de germaniaj sindikatoj. La asembleo kaj prezidantaro precipe havas kontrolan funkcion kaj respondecas pri principaj decidoj. La estraro (germane Vorstand) gvide de ĝenerala sekretario organizas la ĉiutagan agadon. Tasko de la centra oficejo en Munkeno (kun aldona ĉefurba oficejo en Berlino) estas la strategia direktado, kontrolado kaj faka konsilado de la institutoj ekster Germanio. La 136 institutoj ekster Germanio estas ordigitaj en dek tri regionoj, kaj la 13 institutoj en Germanio konsistigas plian, dek kvaran regionon.


Notoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]