Gondomar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gondomar
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4420 Gondomar
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 168 027  (2011) [+]
Loĝdenso 1 261 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 8° 32′ U (mapo)41.15-8.5333333333333 [+]
Areo 133,26 km² (13 326 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Gondomar (Portugalio)
Gondomar (Portugalio)
DEC
Situo de Gondomar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gondomar [+]
vdr

Gondomar estas portugala urbo en la distrikto Porto, Norda regiono kaj subregiono Metropola Areo de Porto kun ĉirkaŭ 25 700 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de samnoma municipo Gondomar kun 133,26 km² kaj 164 257 loĝantoj (2021), subdividita en sep fregezioj. La municipo limas okcidente kun la municipo Porto, sudokcidente kun Vila Nova de Gaia, nordoriente kun Valongo kaj Paredes, nordokcidente kun Maia, sudoriente kun Penafiel kaj Castelo de Paiva kaj sude kun Arouca kaj Santa Maria da Feira.

La urbo mem estas natura altaĵo sur alta tereno, kun 194 metroj de altitudo, kio faras ĝin unu el ĉefaj rigardejoj de la municipo, de kie eblas spektaklajn rigardojn al la rivero Douro kaj al la municipoj Gondomar, Porto kaj Vila Nova de Gaia.

Municipa blazono de Gondomar, montranta koron filigranan.

Tradiciaj metioj estis juvelarto kaj filigranoj, kio videblas en la municipa blazono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj versioj, la loknomo "Gondomar" estis atribuita al la visigota reĝo Gundemaro aŭ ‘Gundemarus’ (pli precize de la genitivo, ‘Gundemari’), formita de la gotaj radikoj "gunthi" (lukto) kaj "marhs" (ĉevalo) kiu, en 610 estus fondinta tie senjorlandon.

Arkeologiaj restaĵoj atestas pri homa prahistoria loĝado. Ekspluatado de orminoj en najbaraj regionoj kaj strategia loko de la kastrumo ebligis restadon de romianoj en tiuj teroj. Tamen ne estas restaĵoj de visigotoj aŭ islamanoj, kaj Gondomar ricevis unuan foruon en 1193, de D. Sanĉo la 1-a kiun poste konfirmis la reĝon D. Alfonso la 2-a en la "Inquirições". La monarko donis Gondomar al D. Soeiro Reymondo, kiu tie havis blazondomegon.

Dum la regado de D. Manuelo la 1-a oni donis duan foruon al la "Município de Gondomar", en 1514. La fekundajn terojn oni donis al Dona Margarida de Vilhena, kun la respektivaj rajtoj. En la sekvaj jarcentoj la "julgado de Gondomar" ne ĉiam enhavis la aktualajn fregeziojn. Ekzemple Melres Rio Tinto, Lomba kaj São Pedro da Cova variigis diversforme la municipon. Jam antaŭe al la municipo apartenis Avintes - nun ligita al la urbo Vila Nova de Gaia - kaj Campanhã - fregezio de Porto lima kun la limoj de Gondomar.

Minoj kontribuis al disvolvigo de la areo, nun en ruinoj.

En 1868 aliĝis al la municipo la fregezioj São Cosme, Valbom, Rio Tinto, Fânzeres, São Pedro da Cova, Jovim, Foz do Sousa, Covelo, Medas, Melres kaj Lomba. Formale, nur en 1927 la sidejo de la municipo - São Cosme - estis konfirmita kiel urbeto Vila de Gondomar. En 1985 oni publikigis la leĝon de kreado de la fregezio Baguim do Monte; en 1991 Gondomar ascendis al la kategorio de cidade (urbo), kaj same okazis ĉe Rio Tinto, en 1995, kaj ĉe Valbom en januaro 2005.

La proksimeco al la grandurbo Porto rezultis en kresko de la loĝantaro el ĉirkaŭ 30 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento al pli ol 160 000 en la fino, tio estas pli ol kvinobliĝis la loĝantaro.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Gondomar havas la jenajn fregeziojn:

  • Baguim do Monte (Cidade de Rio Tinto)
  • Fânzeres e São Pedro da Cova (Vila de Fânzeres kaj Vila de S. Pedro da Cova)
  • Foz do Sousa e Covelo
  • Gondomar (São Cosme), Valbom e Jovim (Cidade de Gondomar, Cidade de Valbom kaj Vila de Jovim)
  • Lomba
  • Melres e Medas (Vila de Melres)
  • Rio Tinto (Cidade de Rio Tinto)


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Rio Tinto - (Rio Tinto).
  • Bieno Quinta de Montezelo
  • Akvokaptejo de Foz do Sousa
  • Minruinoj Cavalete do Poço de São Vicente kaj instalaĵo de Couto Mineiro
  • Preĝejo de Gondomar nome de São Cosme e São Damião
  • Bieno Quinta da Bandeirinha (Melres)
  • Preĝejo de Rio Tinto - (Rio Tinto)
  • Bieno Quinta da Bouça dos Capuchinhos, Konvento de Franciskaninoj de Calais kaj domo por rura turismo Casa de São Miguel en São Cosme

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gondomar en la portugala Vikipedio.