Gudrun Riisberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gudrun Riisberg
Persona informo
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Danio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gudrun RIISBERG estis dana verkistino loĝante en Jutlando (Århus). Aŭtune 1936 Gudrun Riisberg esperantistiĝis. Ekde 1935 (?) ŝi verkis danlingvajn novelojn, kiuj aperis en gazetoj kaj revuoj. Post la emeritiĝo ŝi tradukis Esperanten 15 el siaj noveloj.

En 1972 tiuj noveloj aperis kun titolo 'Suno kaj Pluvo' ĉe la dana eldonisto Dansk Esperanto-Forlag en Åbyhøj Danio.

Li tradukis la novelon Kit vivas de Jytte Lyngbirk en 1972 kaj Morso-klubo de Robert Fisker en 1974.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Suno kaj pluvo

Citaĵo
 Jen fask o da rakontoj — 15 entute— kies temoj kaj humoroj iras... de la suno al la pluvo, kaj kie ne mankas gutoj da sana ironio. Ŝajnas, ke Dansk Esperanto-Forlag specialiĝis en ĉi tiu tipo de libroj distraj kaj lingve korektaj, preferataj de publiko, kiu ne volas rompi al si la kapon per transcendaj verkoj kaj arkanaj poezioj. Al tia publiko Suno kaj Pluvo konvenas kiel ringo al fingro. Kaj ankaŭ al lernantoj, kiuj studas jam en progresiga kurso. 
— F. de Diego. Boletín n191 (maj 1972)

Pri Kit vivas

Citaĵo
 Estas amuze, kaj amare, kompari la gejunulojn el Torento kun la gejunuloj el Kit vivas. Eĉ se la unuaj ŝajnas kelk-okaze netolereble pedantaj kaj naivaj, ilin movis idealoj de persona etiko, kaj ili aspiris sincerkore al pli justa socia ordo. La gejunuloj de Kit vivas estas homoj iasence monstraj, ne nur pro sia senmoralism o, sed ĉefe, ĉar mankas al ili la freŝo kaj la entuziasmo de la juneco, kaj ĉar ili iras somnambule tra la vivo, sen ia nobla impulso, sen ia etika aŭ estetika idealo.

La ĉefrolulino Kit havas nur deksep jarojn, estas jam graveda fraŭlino, fumas haŝiŝon, injektas al si drogon, sin ĵetis al la maro kun la espero sin mortigi... Kaj jen unu penso de la deknaŭjara protagonisto: "Momenton mi klopodis im gi ŝin en la tempo, kiam ŝi eklernis uzi la pilolojn aŭ la spiralon; sed mi tuj lasis tion, forgesis ĝin — preskaŭ. Estas ja ni du, kiuj "vojaĝas" kune: kial mi do bedaŭru la spertojn, kiuj nun ebligas al ni iri liten senzorge, sen kaŭzo por timo?" Bona paro por altaro! Kaj efektive, Kit kai ŝia amiko, kiu ne estas la patro de ŝia baldaŭ naskota ido, ŝajnas pretaj vivi daŭre kune. Kiel kaj kie? Nu, nia heroo havas la klasikan solvon: la gepatran hejmon. Li pensas denove: "Panjo diras, ke ŝi ĉiam deziris havi filinon. Sed se la bebo estus knabo, ŝi certe dirus, ke estas amuze denove havi knabeton. Tia ŝi estas. “Post du tagoj ili venos hejmen. Kit kaj nia filineto." Falas la kurteno. Fino. Korekta, flua lingvo. Resumo pri la libro? Pornografia pilolo sukerita per hipokrita, neverŝajna romantikismo.

Sed tio estas ja la modo nuntempa. 
— F. de Diego. Boletín n195 (jan 1973)

Pri Morso-klubo

Citaĵo
 Alia legaĵo por geknaboj, ĉi-foje pli junaj, en klara, flua, simpla lingvo. La senkomplikaj, tamen interesaj intrigoj de la du rakontoj, ĉar temas pri du: Morso-Klubo kaj Trezorserĉado, meritas ĝeneralan akcepton de la flanko de la speciala publiko, al kiu ili estas destinitaj. 
— F. de Diego. Boletín n202 (mar 1974)