Henriel Fidilalao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Henriel Fidilalao en marto 2024

Henriél FIDILALAO FIRAISANA (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1966 en Firavahana en la distrikto Fenoarivobe) estas malagasa esperantisto.

Li eklernis Esperanton en 1986. En 1996 li vojaĝis al Eŭropo por labori en la Centra Oficejo de UEA kaj partopreni en la IJK 1996 en Güntersberge kaj la UK 1996 en Prago.

Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, ĝis kiam la 6-an de januaro 2024 Ranja Zafinifotsy elektiĝis lia posteulo. Li tiam fariĝis honora membro de la Unuiĝo.

Krome li estas fondinto de la retradio Aminda Radio Esperanto kaj de la gazeto Panoramo de la Granda Insulo.

Li aktivas ankaŭ kiel Esperanto-instruisto (ĉeeste kaj rete) kaj jam ofte subtenis malagasajn gejunulojn (i.a. Ranja Zafinifotsy) en la lernado de la lingvo. Ankaŭ lia edzino kaj liaj kvar filoj parolas Esperanton. En decembro 2021 lia nevino Manohimiharintsara Andrianirina (nomata Mihary) elektiĝis prezidantino de Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA). En marto 2024 alia nevino de li, Tatiana Ravololomampionola, elektiĝis kasistino de la malagasa sekcio de KELI.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Duon-ete (poemaro)
  • Esprimoj (al infanoj) por nin inspiri, 2020
  • Heroo de l’ ĉiutagaĵo (originala romaneto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]