El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horitschon, hungare Haracsony estas foira komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 861 loĝantoj.
Horitschon situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ vojo Sopron-Lackendorf, laŭ fervojo Sopron-Kőszeg.
En 1910 vivis tie 1477 homoj (1421 germanoj, 51 hungaroj, 4 kroatoj, unusola slovako).
Ĝis Traktato de Trianon Haracsony apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En 2001 vivis tie 2008 homoj (1874 germanoj, 31 kroatoj, 20 hungaroj, unusola cigano).