Saltu al enhavo

Jean-Claude Carrière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Claude Carrière
Oskar-premiito
Persona informo
Jean-Claude Carrière
Naskonomo Jean-Claude François Carrière
Naskiĝo 17-an de septembro 1931 (1931-09-17)
en Colombières-sur-Orb, Hérault,  Francio
Morto 8-an de februaro 2021 (2021-02-08) (89-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo tombejo de Colombières-sur-Orb Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Lakanal
École normale supérieure de Fontenay-Saint-Cloud (en) Traduki
Lycée Voltaire Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Nahal Tajadod (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
tradukisto
televida aktoro
filma scenaristo
aktoro
filmreĝisoro
kantotekstisto
filmaktoro
verkisto
dramaturgo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teatra arto, kina scenverkado, aktorado, kina reĝisorado, kreiva kaj profesia verkado, theatrical adaptation (en) Traduki kaj translations from Persian language (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1957–2021 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Claude CARRIÈRE (Colombières-sur-Orb, Hérault, 19-a de septembro 1931-8-a de februaro 2021) estis franca aktoro kaj scenaristo, grava kunlaboranto de Luis Buñuel. En julio 2011 la hispana registaro atribuis al li la honoron de la Orden de las Artes y las Letras de España.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Carrière estis unu de la plej gravaj sekvantoj de la franca superrealismo. Li diplomiĝis pri literaturo kaj historio kaj publikigis sian unuan romanon estante 24-jaraĝa. Lia kunlaborado kun Luis Buñuel kiel scenaristo ekis per la filmo Le journal d'une femme de chambre (1964) kaj pluis en kelkaj postaj filmoj, kiel Belle de jour (1967), Le charme discret de la bourgeoisie (1972), Le Fantôme de la liberté (1974), Cet obscur objet du désir (1977) kaj La Voie lactée (1969). Li kunlaboris ankaŭ kun aliaj reĝisoroj kiel la hispana Luis García Berlanga (Grandeur nature). Li estis aŭtoro de la scenaroj de Die Blechtrommel (1979, La lada tambureto), Le retour de Martin Guerre (1982), The Unbearable Lightness of Being (1988), Valmont (1989), Cyrano de Bergerac (1990, pri Cyrano de Bergerac), Le hussard sur le toit (1995) aŭ Goya's Ghosts (2006), inter aliaj.