Kapoj de diablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapoj de diablo
ĉeĥe: Čertovy hlavy
statuoj
Kapoj de diablo
Oficiala nomo: Kapoj de diablo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mělník
Municipo Želízy
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Kapoj de diablo
 - koordinatoj 50° 25′ 13″ N 14° 27′ 53″ O / 50.42028 °N, 14.46472 °O / 50.42028; 14.46472 (mapo)
Geologia konsisto Grejso
Estiĝo 1841–1846
Aŭtoro Václav Levý
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čertovy hlavy
Portalo pri Ĉeĥio

Kapoj de diablo (ĉeĥe: Čertovy hlavy) estas preskaŭ 9 m altaj rokaj reliefoj de du gigantaj (diablaj) kapoj hakitaj en grejsajn blokojn en pina arbaro super municipo Želízy en distrikto Mělník en Ĉeĥio. Temas pri verko de skulptisto Václav Levý, kiujn li hakis en la jaroj 1841–1846 (periodo de romantismo). El vidpunkto de dimensioj temas en la ĉeĥaj rilatoj pri la tute unika verko. Tio estas la dua plej granda verko de kapoj en la mondo, pli granda estas sole en Mount Rushmore.[1]

La reliefoj estas nuntempe jam sufiĉe damaĝigitaj pro veter-influoj kaj precipe pro homa maldisciplino konsistanta en grimpado sur ili. En la jaro 2011 la posedanto lasis la pinarbaron antaŭ la reliefoj hakigi kaj la kapoj tial estas videblaj eĉ de ŝoseo I/9.[2]

La kapoj de diablo estas libere alireblaj sur blua turisma marko blua turisma marko de la municipa ofico en Želízy. La pado plu kondukas suden al kaverno Klácelka kun reliefoj de hakitaj signifaj personecoj kaj herooj de la ĉeĥa historio. Proksimume 2,5 km sur la turisma marko nordoriente de Želízy ankaŭ troviĝas rokreliefoj de Harfenice kaj Had el la jaroj 1840–1845.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pli grandajn kapojn ol la Diablaj el Želízy ili havas nur en Usono, sed tie tio estas prezidentoj. Borgis.
  2. Obří Čertovy hlavy jsou vidět znovu po sto letech. Český rozhlas.