Kastelo Gebesee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Gebesee

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 6′ 58″ N, 10° 55′ 59″ O (mapo)51.1162388810.93304617Koordinatoj: 51° 6′ 58″ N, 10° 55′ 59″ O (mapo)
Kastelo Gebesee (Turingio)
Kastelo Gebesee (Turingio)
DEC
Kastelo Gebesee
Kastelo Gebesee
Situo de Kastelo Gebesee
Kastelo Gebesee (Germanio)
Kastelo Gebesee (Germanio)
DEC
Kastelo Gebesee
Kastelo Gebesee
Situo de Kastelo Gebesee
Map
vdr
Portala domo

Kastelo Gebesee (germane Schloß Gebesee) staras ĉe la nordokcidenta urborando de la urbo Gebesee de Germanio. La interna korto estas por ĉiuj alirebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Gebesee dum la lastaj jaroj profunde priesploritis, ankaŭ danke al la elfosado de monaĥeja korto sur la monteto Klausberg. La fortikita korto, kiun oni poste forlasis, servis ankaŭ kiel reĝa vojaĝstacio kaj apartenis al la posedaĵoj de la Abatejo Hersfeld. En la jaro 1004 reĝo Henriko la 2-a dokumentfaradis surloke. Poste la turingiaj landgrafoj sukcesis pligrandigi sian influon kaj finfine la Dinastio Wettin superis. La urbo, ĝis 1816 estante nura vilaĝeto (Minderstadt), kun la Burgo Bärenstein estis plurfoje garantiaĵo kaj evoluis paŝon post paŝo al rezidejo de la malalta nobelaro kun pluraj kavaliraj bienoj aldonitaj.

Priskribo kaj uzo[redakti | redakti fonton]

En la 16-a kaj 17-a jc la burgo alikonstruitis kiel kastelo triala, pri kio oni ne scias multe. En 1724 la Oldershausen-oj akiris la tuton kaj farigis la ĝis hodiaŭ videblajn konstruajn ŝanĝojn. En 1830 starigitis la administradejo kun baroka portalo kaj supra turo. Ornamas tiun portalo-domon la aliancaj blazonoj de Burkhardt von Oldershausen kaj de lia edzo el la dinastio de la Rheden-oj. En la 1740-aj jaroj oni metis sur la loko de la malnova kastelo la ĝis hodiaŭ ekzistantan kastelan novkonstruaĵon duetaĝan, kies meza elstaranta konstruaĵero faras komunan akson kun la trairejo porda. En 1846 ekloĝis tie (ĝis 1850) Carl von Oldershausen, la posta ĉefurbestro de Erfurto.

En la jaro 1923 la kastelo iĝis internulejo de Hermann-Lietz-lernejo fare de la fondaĵo Stiftung Deutsche Landeserziehungsheime kaj dum la tempo de GDR estis surloke severa porjunula laborejo. Post la Turniĝo privatigitis la komplekso. La lernejo ofertis al la junuloj la trejnadon en metiaj profesioj. Sed post 2013 ĝi troviĝas sur Morgenberg-kampuso en Walschleben. En la kastelo estas ankaŭ pensiono kaj la sidejo de fragokultivadkooperativo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 98-99

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]