La plej malnovajn restaĵojn oni trovis el la bronzepoko, poste lasis ŝpurojn skitoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1368, kiel urbo. Ankaŭ por la turkoj la urbo estis grava kaj kun Cegléd kaj Nagykőrös estis triopo, kie la vivkondiĉoj estis pli favoraj, ol en aliaj komunumoj. Tial la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venis en Kecskemét. En 1707 serba taĉmento faris detruojn al la urbeto (en la 18-a jarcento la statuso estis kampurbo). En 1832 la loĝantoj elaĉetis la feŭdajn postulojn, ili iĝis liberaj. La kampurbo evoluis pro la agrikulturo. En 1870 la statuso estis altrangigita. En 1911 tertremo okazis. Kecskemét estis nomumita departementejo en 1950.
La urbo havas militan flughavenon, teatron, 5 ĉeflernejojn kaj elstaran basketbolan teamon.