Lourinhã

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lourinhã
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 735  (2011) [+]
Loĝdenso 175 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 15′ N, 9° 19′ U (mapo)39.25-9.3166666666667Koordinatoj: 39° 15′ N, 9° 19′ U (mapo) [+]
Areo 147,17 km² (14 717 ha) [+]
Lourinhã (Portugalio)
Lourinhã (Portugalio)
DEC
Lourinhã
Lourinhã
Situo de Lourinhã

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lourinhã [+]
vdr

Lourinhã estas portugala urbeto de la regiono okcidenta (Oeste) kaj de la Distrikto Lisbono kiu estas sidejo de la municipo Lourinhã, kun 147,17 km² de areo kaj 26 246 loĝantoj (2021), subdividita en sep freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Peniche kaj Óbidos, sude kun Torres Vedras, oriente kun Bombarral kaj Cadaval kaj okcidente kun Atlantiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Kastelo.

En la teritorio de Lourinhã aperis restaĵoj de homa loĝado el prahistorio, nome de Paleolitiko, Neolitiko kaj Ĥalkolitiko. Lourinhã havis originon en romia vilao, nome Laurinius, eble rilate al laŭro. Tiu vilao estis borde de markolo, kaj tial ĝi disponis de navigebla haveno. Aktuale pro retiriĝo mara, la urbo apenaŭ estas borde de rivereto nomita Rio Grande (Granda rivero).

Lourinhã estis loĝata de araboj dun sia restado en Iberio; post la konkero fare de kristanoj, la kreado de la mezepoka urbo estas ligata al iu Don Jordão, franca kavaliro kiu partoprenis en la sukcesa sieĝo de Lisbono en 1147. La reĝo Afonso Henriques donis al Jordão la regionon de Lourinhã kaj permesis foruon al siaj kolonoj en 1160. Tion konfirmis Sanĉo la 1-a en 1218 kaj Afonso la 3-a en 1251 kaj 1258. Novan foruon donis Manuel la 1-a, en 1512. Don Jordão estis kiu konstruigis la Preĝejon de la Kastelo, en la dua duono de la 14-a jarcentoo. Oni konstruis ĝin ĉe la muregoj de iama kastelo (nun malaperinta).

La paroĥejo de Lourinhã iĝis unu el la plej riĉaj de la diocezo de Lisbono, kio montriĝis en la ĉefa preĝejo, fajna ekzemplo de gotika arkitekturo de la 14-a jarcento. Tion promociis Lourenço Vicente, ĉefepiskopo de Lourinhã naskiĝinta en Braga kiu ricevis la urbon kiel donaco de la reĝo Johano la 1-a en 1384.

La batalo de Vimeiro okazis la 21an de aŭgusto de 1808, dum la unua franca invado de Portugalio, kadre de la Duoninsula Milito (1807 – 1814). Portugal-britaj fortoj estritaj de la generala leŭtenanto Arthur Wellesley batalis kontraŭ francaj trupoj estritaj de la generalo Jean-Andoche Junot. La batalon venkis la aliancaj fortoj kaj tial finis la unua franca invado de Portugalio.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

São Bartolomeu dos Galegos.

Lourinhã havas jenajn freguesías:

  • Lourinhã e Atalaia, kun 11 755 loĝantoj;
  • Miragaia e Marteleira, kun 3 583 loĝantoj;
  • Moita dos Ferreiros, kun 1 734 loĝantoj;
  • Reguengo Grande, kun 1 626 loĝantoj;
  • Ribamar, kun 2 141 loĝantoj;
  • Santa Bárbara, kun 1 943 loĝantoj;
  • São Bartolomeu dos Galegos e Moledo, kun 1 483 loĝantoj;
  • Vimeiro, kun 1 470 loĝantoj;

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la Kastelo
  • Preĝejo de Lourinhã aŭ de la Konvento de Sankta Antonio
  • Fuorto de Paimogo
  • Rigardejo de la kastelo
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Graça (Nadrupe)
  • Kapelo de Nossa Senhora dos Anjos (Lourinhã)
  • Kapelo de São Sebastião (Lourinhã)
  • Santa Casa da Misericórdia da Lourinhã
  • Muzeo de Lourinhã
  • Strandoj Areal, Areia Branca, Caniçal, Paimogo kaj Vale Frades
  • Strando de Peralta en Atalaia
  • Rura Muzeo de Reguengo Grande
  • Strandoj de Porto Dinheiro, Valmitão, Zimbral en Ribamar
  • Grotoj de São Bartolomeu
  • Subĉiela muzeo pri dinosaŭroj nome Dino Parque en Abelheira
  • Kapelo de Nossa Senhora dos Anjos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]