Lousada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lousada
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 387  (2011) [+]
Loĝdenso 499 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 8° 17′ U (mapo)41.283333333333-8.2833333333333 [+]
Areo 94,89 km² (9 489 ha) [+]
Lousada (Portugalio)
Lousada (Portugalio)
DEC
Situo de Lousada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lousada [+]
vdr

Lousada estas portugala urbeto situanta en la subregiono Tâmega e Sousa, apartenanta al la Norda regiono kaj al la Distrikto Porto kun 879 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Lousada, kiu havas totalan areon de 96,08 km², 47 364 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 493 loĝantoj por km², subdividita en 15 fregezioj. La municipo estas limigita norde de Vizela, nordoriente de Felgueiras, oriente de Amarante, sude de Penafiel, sudokcidente de Paredes kaj okcidente de Paços de Ferreira kaj Santo Tirso.

La municipo Lousada estas tre industriigita, aparte ĉe la tekstila industrio, sed ankaŭ ĉe konstruado. Tamen estas ankoraŭ forta agrikulturo kaj rilata industrio, ĉefe en la sektoroj de vinproduktado ("verdaj" vinoj) kaj laktaĵoj.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

  • Aveleda
  • Caíde de Rei
  • Cernadelo e Lousada (São Miguel e Santa Margarida)
  • Cristelos, Boim e Ordem
  • Figueiras e Covas
  • Lodares
  • Lustosa e Barrosas (Santo Estêvão)
  • Macieira
  • Meinedo
  • Nespereira e Casais
  • Nevogilde
  • Silvares, Pias, Nogueira e Alvarenga
  • Sousela
  • Torno
  • Vilar do Torno e Alentém

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo kie nun estas la municipo Lousada estis homa loĝado. Fekundeco, ebloj por trovi ŝirmadon, abundo de avo kaj arbaroj, kio ebligis ĉasadon kaj lignoproduktadon, kaj de ŝtono por konstruado de domoj kaj fortikaĵoj sur montetoj, faciligis altiradon de nomadaj popoloj.

Unu de la plej fruaj referencoj en la aktuala teritorio de la municipo Lousada datiĝas de la 6-a jarcento, kiam Meinedo estis ekiskopa sidejo kaj eĉ sidejo de la diocezo de Porto. Kelkajn jarcentoj poste, en la 17a de Januaro 1514, Lousada ricevis de D. Manuelo la 1-a ĉarton de foruo kaj kategorion de "vila" (urbeto).

En 1708, la municipo Lousada havis 12 fregeziojn, kio pliiĝis ĝis 18 en 1758, estante tiam sidejo de la municipo S. Miguel de Silvares. En 1835, okazis granda reformo administracia de Portugalio, kiu dividis la administracion en distriktoj. Tiukadre oni formis la enton julgado de Barrosas kiu enhavis, inter aliaj, la municipon Lousada. En 1836, nova reformo administracia nuligis la municipon Lousada, kio restis ĝis 1838, kiam ĝi restariĝis. Post la disigo de kelkaj municipoj, inter kiuj tiuj de Santa Cruz de Riba Tâmega, kaj la aligo de fregezioj de aliaj municipoj, Lousada estas nun formata per 15 fregezioj.

La loĝantaro kreskis konstante laŭlonge de la 20-a jarcento el 16 539 loĝantoj jarcentkomence ĝis nunaj 47 364.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Akvomuelejoj de Rodízio
  • Preĝejoj de Santa Maria (Meinedo) kaj de Salvador de Aveleda
  • Pilorio de Lousada
  • Markiloj de la Ordeno de Malta
  • Sanktejo de Nossa Senhora Aparecida
  • Turo de Vilar
  • Blazondomoj de Vila Verde, de Quinta D´Almeida, de Afreita kaj de São Domingos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lousada en la portugala Vikipedio.