Maria Àngels Cardona i Florit
Maria Àngels Cardona i Florit | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Maria Àngels Cardona i Florit | ||
Naskonomo | María de los Ángeles Cardona Florit | |
Naskiĝo | la 8-an de oktobro 1940 en Ferreries | |
Morto | la 24-an de decembro 1991 en Barcelono | |
Mortis per | Apopleksio vd | |
Lingvoj | kataluna • hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Barcelono | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto ekologo biologo universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Biologio, Ecologio, Botaniko | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maria Àngels CARDONA i Florit (naskiĝis la 8-an de oktobro 1940 en Ferreries, mortis la 24-an de decembro 1991 en Barcelono) estis biologiistino, ekologiistino kaj botanikistino el Minorko, kiu ĉefe laboris en Barcelono.[1]
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ŝi vivis dum infanaĝo en Ciutadella antaŭ ol transloĝiĝi al Barcelono por iri al universitato.[1]
Ŝi diplomiĝis en Biologio en Universitato de Barcelono en 1963. De 1964 ĝis 1971 ŝi kompletigis sian doktoran tezon pri la ciklo de vivo de plantoj en malsamaj plant-komunumoj, esence ĉirkaŭ areo de Collserola, en Barcelono. Per tiu tezo ŝi komencis novan esplor-linion en geobotaniko en Katalunio, kiu enkondukis signifan ŝanĝon en sciencaj kaj metodologiaj aliroj. En 1972 ŝi gajnis la Premion Pius Font i Quer de "Institut d'Estudis Catalans".[1]
Ekde la komenco de sia doktora tezo ŝi laboris kiel profesoro en la Universitato de Barcelono, kaj ŝi instruis en la Botanika Departemento de 1975 ĝis 1985, kiam ŝi transiris al Aŭtonoma Universitato de Barcelono. En 1986 ŝi akiris plentempan profesoran postenon pri Legoma Biologio kiun ŝi tenis ĝis sia morto.[1]
Ŝi kunlaboris kun pluraj internaciaj profesoroj, specife Juliette Contandriopoulos de Universitato de Marsejlo fakulo pri Citogenetiko. Ŝi publikigis pli ol kvindek sciencajn publikaĵojn kaj partoprenis en la kreado de Enciclopèdia de Menorca. Ŝi estis membro de Naciaj kaj Internaciaj Societoj kaj Komisionoj.[2]
Ŝi suferis malbonan sanon kaj mortis pro apopleksio en Barcelono la 24-an de decembro 1991.[1]
Mallongigo[redakti | redakti fonton]
La norma aŭtora mallongigo Cardona estas uzata por indiki tiun individuon kiel la aŭtoron dum citado de botanika nomo.[3]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Marti Llufriu, J. Manel (1999). M. Àngels Cardona i Florit: La flora i el paisatge de Menorca. Maó: Institut Menorquí d'Estudis.
- "Maria Àngels Cardona i Florit", Dones de ciència, calendari 2007. En internet: http://dones.gencat.cat/web/.content/03_ambits/docs/publicacions_calendari2007.pdf.
- "Àngels Cardona i Florit", L'Enciclopèdia, Grup Enciclopèdia Catalana: http://www.enciclopedia.cat/EC-GEC-0247297.xml
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Perez Molina, Isabel. Maria Àngels Cardona Florit. Diccionari Biogràfic de Dones. Arkivita el la originalo je 2016-08-07. Alirita 2 marto 2017.
- ↑ Àngels Cardona i Florit (katalune). Gran Enciclopèdia Catalana. enciclopedia.cat.
- ↑ IPNI Cardona
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maria Àngels Cardona i Florit en la angla Vikipedio.