Mealhada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mealhada (stacidomo).
Mealhada
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3054
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 428  (2011) [+]
Loĝdenso 185 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 8° 27′ U (mapo)40.383333333333-8.45Koordinatoj: 40° 23′ N, 8° 27′ U (mapo) [+]
Areo 110,66 km² (11 066 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Mealhada (Portugalio)
Mealhada (Portugalio)
DEC
Mealhada
Mealhada
Situo de Mealhada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mealhada [+]
vdr

Mealhada estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Região de Coimbra (NUTS III), kun ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo kun areo de 111,14 km² kaj 19 355 loĝantoj (2021), subdividita en 6 fregezioj, kio tradukiĝas al loĝdenso de 164,4 loĝantoj/km². La municipo limas norde kun Anadia, oriente kun Mortágua kaj Penacova, sude kun Koimbro kaj okcidente kun Cantanhede.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Mealhada

La fregezioj de Mealhada estas jenaj:

  • Barcouço
  • Casal Comba
  • Luso
  • Mealhada, Ventosa do Bairro e Antes
  • Pampilhosa
  • Vacariça

La municipo de Mealhada havas du urbetojn (Luso kaj Pampilhosa) kaj unu urbon (Mealhada).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam en epoko de la Romia Imperio, ŝoseo kaj ponto. En 1064 okazis la definitiva konkero fare de trupoj de Fernando la 1-a de Leono. Helpis la sekurecon de la areo la establado de monaĥejoj. En 1514 Mealhada kaj Vacariça ricevis foruon de D. Manuel la 1-a, sed la teroj de la nuna municipo restis sub jurisdikcio de la episkopo de Koimbro. Tiukadre la nuna teritorio apartenis al la tiamaj municipoj de Koimbro (Pampilhosa), Vacariça (Vacariça, Mealhada kaj Luso) kaj Casal Comba kaj Ventosa (Ventosa kaj Antes).

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj plenitaj de liberalismo, kaj oni kreis la nunan municipon Mealhada, en la regado de Dona Maria la 2-a, nome la 6an de aprilo 1836, formita de la fregezioj Casal Comba, Ventosa, Tamengos kaj Aguim. En sekvaj jardekoj okazis pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj, eĉ en 1944 kaj 1964.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Poŝteja stacio de Mala-Posta de Carqueijo
  • Palaco Hotelo de Bussaco, kaj ĉirkaŭa arbaro, kapeloj kaj ermitejoj, kaj Konvento de Sankta Kruco de Buçaco
  • Domo de Melos kaj Stokejoj de la Monaĥejo de Lorvão
  • Kin-teatro Messias
  • Rura Domo Quinhentista kaj Etnografia Muzeo de Pampilhosa

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]