Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj (Hispanio)
Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj | |||
---|---|---|---|
Museo Nacional de Ciencias Naturales | |||
muzeo de natura historio • nacia muzeo • scienca muzeo | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Madrido | ||
Adreso | Calle de José Gutiérrez Abascal, 2 | ||
Estiĝo | 17-a de oktobro 1771 | ||
Estro | Rafael Zardoya (direktoro) | ||
Koordinatoj | 40° 26′ 28″ N, 3° 41′ 25″ U (mapo)40.441030555556-3.6902805555556Koordinatoj: 40° 26′ 28″ N, 3° 41′ 25″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 500 000 | ||
Parto de | Supera Konsilio por Scienca Esplorado de Hispanio vd | ||
Retpaĝo | http://www.mncn.csic.es/ | ||
La Nacia Muzeo de Naturaj Sciencoj (hispane Museo Nacional de Ciencias Naturales mallongigita MNCN) de Hispanio estas centro apartenanta al la Supera Konsilantaro de Scienca Priserĉado Consejo Superior de Investigaciones Científicas (CSIC) dediĉita al studo kaj disvastiĝo de la naturaj sciencoj situanta ĉe la iama Palaco de Industrio kaj de Artoj ĉe la Avenuo de la Kastilia de Madrido, Hispanio.
Historio[redakti | redakti fonton]
a deveno datiĝas el 1771, kiam la reĝo Karlo la 3-a fondis Reĝan Kabineton de Natura Historio, praaĵo de la aktuala Muzeo. Tiu Reĝa Kabineto naskiĝis grandparte de la aĉeto de la kolekto de hispana komercisto, nome Pedro Franco Dávila, el Guajakilo, en la Vicreĝlando de Peruo, aktuala Ekvadoro.
Kolektoj[redakti | redakti fonton]
La kolektoj de la Muzeo enhavas pli ol ses milionoj da ekzempleroj. La dungistaro estas de pli ol 300 personoj kiu priserĉas, ekspozicias kaj gvidas. Oni laboras por la diverseco kaj biologia kaj geologia tutmonde, por kio oni kalkulas kun ses specializitaj fakoj, kiuj estas la jenaj:
- Biogeografio kaj Tutmonda Ŝanĝo.
- Biodiverseco kaj evolua biologio.
- Medibiologio.
- Evolua ekologio.
- Geologio.
- Paleobiologio.