Pieter Korte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Korte
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1894 (1894-06-17)
en Beerta
Morto 7-an de novembro 1977 (1977-11-07) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pieter KORTE (naskiĝis la 17-an de junio 1894 en Beerta - mortis la 7-an de novembro 1977 en Emmen, Nederlando), estis nederlanda esperantisto, instruisto popollerneja (estro).

Li gvidis multajn kursojn laŭ Cseh-metodo. Ekde 1927 li agis kiel agento de TAGE. Post la germana nacisocialista ekrego 1933 li aranĝis, ke la funkcioj de la laborkomitato por TAGE kaj IPR transiris al Nederlando; poste li estis ĉefa laboranto por TAGE. Li verkis artikolojn kaj kuntradukis la Floretojn.

Li estis la plej elstara pedagogo inter la nederlandaj esperantistoj, honora prezidanto de la nederlanda ILEI-sekcio. Li aktivis ekde 1927, unue en TAGE, poste en ILEI. Li multe instruis laŭ Cseh-metodo, sed poste verkis propran rektmetodan lerno-libron Sub la verda standardo (1947) kiu ankoraŭ nun apartenas al la plej popularaj internaciaj lerniloj. Korte ankaŭ tradukis, verkis artikolojn, redaktis kaj multjare estis delegito kaj fakdelegito de UEA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sub la verda standardo (Esperanto-instruo al infanoj laŭ la rekta metodo, elementa kurso, 1947)
  • Savo el la neĝo (1973)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Sub la verda standardo

Citaĵo
 Bonega metodo por instruado de Esperanto al infanoj. Ĝi uzas la sistemon de imagoj priskribitaj, kiu multe impresas la memoron de la infanoj. Tio faciligas la komprenon de la lernonto kiom la profesoro klarigas lo desegnaĵojn. Ĝi estas unu el la plej bonoj metodoj. Ni povas ĝin konsili al ĉiuj personaj kiuj instruas Esperanton. Ĝi povas esti utila ankaŭ por plenkreskuloj. 
— Belga esperantisto n298 (apr 1950)

Pri Savo el la neĝo

Citaĵo
 Legolibro kun facila teksto por iom grandaj geknaboj. Temas pri la aventuroj de junulo, kiu, unika supervivanto el aviadila akcidento, trapasas,

en la izolo de neĝokovritaj montoj, aron da aventuroj, ĝis li estas ĝustatempe savita. La historio espereble bone plenumos sian funkcion pli lertigi komencantojn en la praktika uzo de la lingvo. Ĉiu para paĝo estas nepresita, blanka, por ke la lernantoj notu tie siajn prilingvajn rimarkojn. Mi jam skribis la miajn: Paĝo 15: “Li provas ekstari: li rompis nek kruron nek brakon”. Preferinde: “Nek brako nek kruro rompiĝis al li”. Paĝo 27: “Jos tuj iras flanke de la dometo”. Ĉu fakte li ne iris flanken? En la luta libro mi trovis nur kvin kompleksajn verboformojn: estas kovrita (paĝo 25), estas ligita (paĝo 37), estas savita (paĝo 67), estas eluzitaj (paĝo 71) kaj estu enterigata.

Eĉ se por komencantoj, la libro deviis doni pli da nuancitaj ekzemploj rilate al Ia diversaj verboformoj kompleksaj, ĉar, se oni ne komprenas ilin bone, oni ne vere posedas la lingvon. 
— F. de Diego. Boletín n202 (mar 1974)