Portalo:Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalo:Biografio)
HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 3-a de junio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis

red. La 3-an de junio

Naskiĝis

Anthony Quinn
Anthony Quinn

Mortis

Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Aristotelo
Aristotelo

Aristotelo (-384 - -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.

Etnoj

red.

Mapuĉinoj

La mapuĉoj ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando)? estas indiĝena komunumo kiu origine loĝis je centr-suda Ĉilio kaj Argentino.

Tiu gento ankaŭ plimalofte konatas per la nomo 'Araŭkanoj'. Tiun nomon la hispanaj konkerantoj prenis el la nomo Raŭko (la loko kie mapuĉoj loĝas). Tiu nomo (Raŭko), laŭ multaj fakuloj, devenas el la keĉua palqu (sovaĝa) aŭ awqa (ribelema).

La mapuĉa gento estas argentindevena kaj pere de longa migrado prenis la landon trovitan inter la riveroj Biobio kaj Toltén.

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Sandra Bullock
Sandra Bullock

Sandra BULLOCK, plennome: Sandra Annette BULLOCK (naskiĝis la 26-an de julio, 1964) estas usona aktorino.

Naskiĝinte en Arlington, Virginio, ŝi parton de sia infanaĝo pasigis en Nurenbergo, Germanio - la patrujo de ŝia patrino, kiu estis operkantistino.

Ŝi komencis studi aktoradon en Greenville, Nord-Karolino, sed transloĝiĝis al Novjorko por elprovi sin en teatraj kaj televidaj produktaĵoj.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

O'Keeffe dum ŝia tempo ĉe la Universitato de Virginio, julio 1915
O'Keeffe dum ŝia tempo ĉe la Universitato de Virginio, julio 1915

Georgia Totto O'Keeffe (prononcita Ĝorĝa Okiif) (naskiĝinta 15-an de novembro, 1887 - mortinta 6-an de marto, 1986) estis usona artistino. O'Keeffe estas ĉefa gravulino en Amerika arto ekde la 1920-aj jaroj. Ŝi estas precipe konata por pentraĵoj en kiuj ŝi sintezis abstraktaĵon kaj reprezentaĵon en pentraĵoj de floroj, ŝtonoj, obusoj, bestaj ostoj, kaj pejzaĝoj. Ŝiaj pentraĵoj prezentas krakete konturitajn formojn, kiuj estas plenplena je subtilaj tonaj movoj de variantaj koloroj, kaj ŝi ofte aliformigis sian subjektaĵon en potencajn abstraktajn bildojn.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Lex Barker
Lex Barker

Lex BARKER, origine: Alexander Chrichlow BARKER Jr. (naskiĝis la 8-an de majo, 1919, mortis la 11-an de aprilo aŭ laŭ aliaj fontoj: la 11-an de majo, 1973) estis usona aktoro.

Barker naskiĝis en Rye, Novjorkio. Li aktive partoprenis la Duan mondmiliton kaj poste komencis filmkarieron. Post kelkaj malgrandaj roloj, li famiĝis en la rolo de Tarzan, kiun li en kvin filmoj prezentis.

Aliaj portaloj