Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 12-a de junio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 12-an de junio
Naskiĝis
- 1827: Johanna Spyri, svisa verkistino
- 1840: Jakub Arbes
- 1851: Sir Oliver Lodge
- 1897: Robert Anthony Eden, brita politikisto
- 1915: David Rockefeller
- 1924: George H. W. Bush, 41-a prezidento de Usono
- 1928: Vic Damone, usona kantisto
- 1929: Anne Frank
Mortis
- 1878: William Cullen Bryant
- 1957: Jimmy Dorsey, usona ĵazmuzikisto
- 1936: Karl Kraus
- 1963: Medgar Evers
- 1987: Sergej Nikolajeviĉ Bojev
- 2003: Gregory Peck
- 2006: György Ligeti, hungara komponisto
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Aristotelo (-384 - -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
La mapuĉoj ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando] )? estas indiĝena komunumo kiu origine loĝis je centr-suda Ĉilio kaj Argentino.
Tiu gento ankaŭ plimalofte konatas per la nomo 'Araŭkanoj'. Tiun nomon la hispanaj konkerantoj prenis el la nomo Raŭko (la loko kie mapuĉoj loĝas). Tiu nomo (Raŭko), laŭ multaj fakuloj, devenas el la keĉua palqu (sovaĝa) aŭ awqa (ribelema).
La mapuĉa gento estas argentindevena kaj pere de longa migrado prenis la landon trovitan inter la riveroj Biobio kaj Toltén.
Alfred HITCHCOCK (naskiĝis la 13-an de aŭgusto, 1899, mortis la 29-an de aprilo, 1980) estis brita reĝisoro.
Hitchcock naskiĝis en Londono.
Lia unua grava filmo estis The Lodger. Ĝi temis pri familio suspektanta sian subluanton esti murdisto. Ĝi jam havis ĝiujn elementojn de tipa Hitchcock-filmo: krimon, hororon, kaj psikologian profundecon.
Tenzin Gyatso (བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ en la tibeta) estas la 14-a Dalai-Lamao, en la gento gelug kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo. Naskita la 6-an de julio 1935, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).
Li ricevis la Premio Nobel de Paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomio de tibeto.
Gyatso naskiĝis en farmista familio sub la nomo de Lhamo Thondup' (ankaŭ ortografiita "Dhondrub") la 6-a de julio 1935 en la fora nord-orienta provinco Amdo en la vilaĝo Takster, malgranda kaj malriĉa domaro, kiu kuŝis sur monteto kaj superstaris vastan valon.
Richard Dadd [RIĈ'd dad] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1818 en Chatham, Kent, mortis la 7-an de januaro 1886 en Londono) estis angla pentristo de feoj kaj aliaj supernaturaj temoj.
20 jaraĝa, lin anigis la Royal Academy of Art (Reĝa Akademio de Belarto), kaj li komencis ekspozicii siajn verkojn. Entute, tiuj ne estis tre rimarkindaj.
Dum vojaĝo en okcidenta Azio kaj Eŭropo en 1842, Dadd iĝis progresive malpli racia kaj pli perforta, kredante ke lin influis la egipta dio Oziriso.
Revenante Anglion, oni diagnozis frenezecon, kaj lia familio prenis lin al la kampara vilaĝo de Cobham, Kent, por refortiĝo. Tamen, en 1843, Dadd, kredante ke sia patro estis la Diablo maskata, murdis lin per tranĉilo. Dadd fluĝis al Parizo, sed survoje provis, sensukcese, murdi alian turiston per razilo. Arestita de la polico, li konfesis la murdon de sia patro, kaj estis resendata al Anglio, kie li estis internigata en Bethlem, iama fifama frenezulejo.