Preĝejo Ignaco Lojola (Sarkad)
Preĝejo Ignaco Lojola | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sarkad |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Gyula |
paroĥo | loke ĝis 2004, poste filio de Gyula |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1901 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sarkad, Szabadság tér 26. |
La preĝejo Ignaco Lojola estas religia historia monumento (deklarita en 1991) en urbo Sarkad (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En Sarkad kirko funkciis dum la mezepoko, sed la turkoj detruis ĝin. Tiutempe la loĝantoj jam estis kalvinanoj. La katolika paroĥo estis refondita en 1829, la preĝejo estis konsekrita en 1836. La kirko videbla nun konstruiĝis en 1901. La orgeno estis kreita post 8 jaroj kaj ĝi estis trakonstruita en 1928.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas, sed apud la turo po unu malalta konstruaĵparto etendiĝas. La turpinto estas plurlatera alta piramido, ene 3 sonoriloj sonoras. La enirejo funkcias tra la turo. Ambaŭ konstruaĵpartoj havas po 1 kvarangulajn fenestrojn, same pli supre po 1 rondajn fenestrojn. La ĉefnavo havas krucnavon kaj finiĝas en absido kun sakristio.