Preĝejo Naskiĝo de Maria (Zamárdi)
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Zamárdi
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zamárdi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1771–1774 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 8621 Zamárdi, Fő u. |
La preĝejo Naskiĝo de Maria estas monumento historia en urbo Zamárdi (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Zamárdi supozeble havis kirkon ekde la 12-a jarcento ne en la nuna kirkoloko, sed la turkoj detruis ĝin en 1594. En la nuna loko estis metita kruco kaj sonorilostablo en 1740. La katolikoj eklezie apartenis al Balatonendréd. Post jardekoj abato de Tihany konstruis preĝejon videblan ankaŭ nun inter 1771-1774. La paroĥa rajto alvenis en 1785. La orgeno estis kreita en 1789, sed en 1944 ĝi neniiĝis. En 1905 pro incendio la turo kaj la tegmento forbruliĝis. En 2010 nova orgeno laŭ franca sistemo estis kreita. Ekde tiam oni aranĝas ankaŭ koncertojn pri francaj barokaj muzikaĵoj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola, sed antaŭe estas videbla krucifikso farita en 1862, malantaŭe en aparta niĉo statuo pri Johano Nepomuko. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, la turpinto estas piramideca. La absido estas plurlatera. Interne la predikejo, altaro kaj altarbildo estis kreitaj en 1779. La altara bildo prezentas naskiĝon de Maria. Super la predikejo statuo pri Sankta Mikaelo. La muroj estas blankaj.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.