Radio LOTTE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tabulo ĉe la radistacia enirejo

Radio LOTTE Weimar estas civitana radistacio en Vajmaro, Germanujo, funkciante de 1999 kaj lokata de 2008 en la Legadmuzeo. Nomo ĝia aludas kaj al la romano Lotte in Weimar de Thomas Mann kaj al la vajmara rojo Lottenbach.[1] Tenadanto kaj licencposedanto estas la societo Radio Lotte in Weimar e.V.. Ĝi disaŭdigas per frekvencmodulado, kable kaj interrete. 

Superregiona atento[redakti | redakti fonton]

Certan furoron kaŭzis la stacio en kunteksto kun la disdono de gazetara reprezentado por sekvo de la jurproceso koncerne la aktivadon de la novnaziisma organizaĵo Nationalsozialistischer Untergrund (NSU). Radio LOTTE ĉi-prie informis ĝis ties fino en julio 2018.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan dekon estris programdirektore ĝin la arĥitekto kaj artisto Mathias Buß, postsekonte en aŭgusto 2009 de al komunikadkonsilisto Christian Stadali[3]. De januaro 2011 venis anstataŭe la aktorino kaj kulturmanaĝerino Sonja Hartmann abgelöst[4], kiun sekvis la ĵurnalistino Grit Hasselmann.[5]. Hasselmann demisiis en 2017.

Post diversaj novstrukturigoj ĉefis programen kaj afergvidaden la ĵurnalisto Markus Pettelkau dume estris la amikaran societon Andreas Menzel.[6]

Elsenda plano[redakti | redakti fonton]

De junio 2015 ekzistas elsendado diurna. Antaŭtagmeze (6-12) estas Stadtzeit am Morgen, magazino ĉee pri regionaj temoj sed ankaŭ pri aktualaĵoj el la tuta mondo (lune ĝis vendrede). La rubriko Ẃeimar-Nachrichten komenciĝas je 7:45 kun ripetoj ĉiuhoraj ĝis 11:45, kie gravas aktualaĵo vajmaraj kaj turingiaj. Inter 12-13 sekveblas la distra muzikhoro Lunch-Time Inter la horoj 18 kaj 19 prezentatas tagaktualaj aferoj.

Pluse de tempo al tempo ekzistas fenestroj nomataj Okay-Fenster dum kiuj ĉiu ajn rajtas radifoniaĵojn fari, sub observado de amaskomunikila fakulo. Lunde inter la horoj 23 kaj 1, de mardo ĝis vendredo inter la 21 kaj 1 kaj semajnfine estas specialaj formatoj. Ili estas bunta gamo de disputado, temaj fakelsendoj aŭ profesiaj muzikdisaŭdigoj. 

Honoroj kaj banalaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2003 ricevis la radiistoj la premion Weimar-Preis.
  • Laŭbezone oni elsendas el movebla etstudio rikiŝsimila

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ihr Stadtradio"
  2. "Radio Lotte - Wichtige Größe in der NSU-Berichterstattung" DLF
  3. [1]
  4. [2]
  5. [3]
  6. "Radio LOTTE wählt neuen Vorstand.]