Saltu al enhavo

Rafael Fiol Paredes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Generalo Rafael FIOL PAREDES (la 5-an de aprilo 1891 en Ceuta - mortis la 25-an de februaro 1990 en Sevilla, Hispanio) milita kuracisto, estis esperantisto ekde 1910 dum okdek jaroj.

Li estis dum jardekoj delegito de UEA kaj organizanto de la loka movado. En 1917 li estis unu el la kunfondintoj de Andaluzia Esperantista Federacio kaj membro de la unua estraro. En 1933, li estis estrarano unue kaj poste prezidanto de Sevilja Esperantista Grupo. En 1970, li kaj la sevilja esperantisto Karlo Martinez sendis al biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio siajn respektivajn bibliotekojn: pli ol 300 titolojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]