Rafah (Egiptio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafah
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 31 095  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 12′ N, 34° 14′ O (mapo)31.234.2333Koordinatoj: 31° 12′ N, 34° 14′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Rafah (Egiptio)
Rafah (Egiptio)
DEC
Rafah
Rafah
Situo de Rafah

Map

vdr

Rafaĥ (arabe رفح, DMG Rafaḥ) estas urbo en provinco Norda Sinajo. Tiu urbo situas ĉe la orienta landlimo de Egiptio kun la Gazaa Sektoro kaj sur la orienta mediteranea marbordo de Egiptio.

Ĝi estas la pli malgranda parto de la samnoma limurbo dividita en 1982, apartigita fare de la filadelfia-koridoro, demarkacia linio, kie la plej granda parto de la urbo situas sur la palestina flanko. La nura limtransirejo inter Egiptio kaj la Gaza Sektoro estas en Rafah. Laŭ la stato de 2006 en la urbo vivis 31 095 loĝantoj.

Laŭ la planoj de la egipta registaro, la urbo estas komplete malkonstruota por malhelpi landliman kontrabandon en Gazaon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]