Seán MacBride
Seán MacBride (naskiĝis la 26-an de januaro 1904 en Parizo kaj mortinta la 15-an de januaro 1988 en Dublino) estis irlanda advokato, ĵurnalisto, diplomato, pacaktivulo kaj politikisto, ĉeestinta la internacian medion.
Li estis stabestro de la Irlanda Respublika Armeo kiun li forlasis en 1936 por iĝi politikisto. Li estas kunfondinto de Amnestio Internacia kaj en 1974, li ricevis la Nobel-premion pri paco pro esti homo kiu "mobilizis la konsciencon de la mondo en la batalo kontraŭ maljusto". Li estis la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj por Namibio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
La Macbride raporto "Komunikado kaj Socio Hodiaŭ kaj Morgaŭ, Multaj Voĉoj Unu Mondo, Al nova pli justa kaj pli efika monda informo- kaj komunikado-ordo". Kogan Page, London/Uniput, Novjorko/Unesko, Parizo. Unesko, 1980.