Sikonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sikonda estas iama vilaĝo aparteninta al Komló, Hungario, kie oni trovis en 1928 varman akvon, kiu iĝis kuracakvo. Tie oni starigis feriejon. En apudaĵo oni kultivas lupolon, pri kio la urbo Komló ricevis la nomon. La bierofabriko troviĝas en Pécs.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En 2002 okazis la 24-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en la feriejo.