Sinkinta Giganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinkinta giganto

En la jaro 1992 -a estis kreita la artaĵo Sinkinta giganto (germane: Versunkener Riese) por la Placo de Nia Sinjorino (Frauenplan) apud la Goeta domo je Vajmaro, Germanujo, fare de Walter Sachs. Li tuj poste mem enfosis ĝin.

La malnano sidas: oni vidas lian torson - la kapon ĝis la brusto; genuon maldekstran fleksitan kaj piedon dekstran ankaŭ ankoraŭ oni spekti povas. Havas ĝi altecon de 175 centimetroj. La ege polurita plastiko estas el pikrito de ebona koloro. Aludon al mitologio la tuto ŝajne ne havas. Vere konsistas la komplekso el tri unuopaj ŝtonegoj metitaj grunden unuebene.[1]

Malgraŭ sia imponeco la giganto ne terurigas sed kontraŭe aspektas malsovaĝa, tiel ke li alogas ofte infanojn. La kurbiĝinta genuo al ili servas kiel glitejo. Ĝi iĝis integra parto de Vajmaro kaj centras sur bela infanludejo troviĝanta urbocentrege sur la Placo de Nia Sinjorino.

Aliaj publikaj projektoj de Sachs[redakti | redakti fonton]

Vajmare de la sama artisto viziteblas la instalaĵoj Spucken und Schlucken (2007) kaj Brücke über Sand (2014).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Knoche: "Walter Sachs: Beharrlich im Wandel", ĉe: Aus der Forschungsbibliothek Krekelborn, 2.9.2019
50.97810311.328439