Sipke Stuit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sipke Stuit
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1908 (1908-09-18)
en Huizum
Morto 26-an de februaro 1974 (1974-02-26) (65-jaraĝa)
en Arras
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Simone Decaudin
Infanoj 5
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sipke STUIT (naskiĝis la 18-an de septembro 1908 en Huizum, Leeuwarderadeel[1], mortis la 26-an de februaro 1974 en Arras, Francio) estis nederlanda esperantisto, kiu loĝis en Arras depost 1934, kie li en 1935 edzinigis francan esperantistinon Simone Decaudin[2] (1909–1975). Ili havis kvin infanojn, ĉiuj denaskaj esperantistoj: Margarita Marie Stuit (naskita la 20-an de aprio 1936[3]), Marc Stuit (la 16-an de aŭgusto 1938[4]), Magdalena Stuit (en 1942), Eric Marie Daniel Stuit (la 18-an de novembro 1945[5]) kaj Mary Ann Stuit (en 1947).

Stuit lernis Esperanton en sia junaĝo, li multe vojaĝis, prelegis, gvidis kursojn, ktp. Stuit ankaŭ eldonis proprakoste en 1946 la libreton de Petro Stojan Vindiania.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis artikolojn kaj poemojn. Al liaj iniciatoj oni dankas ankaŭ la aperon de du tradukoj el la frisa lingvo: Dorse al la muro kaj Frisaj rakontoj (1964) en Esperanto. Stuit aŭtoris ankaŭ la poemon "La tutan mondon volus mi trairi" en 1967.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

{{citaĵo|Originale verkitaj en frisa lingvo kaj tradukitaj en esperanton de diversaj bonegaj esperantistoj, ĉi tiuj rakontoj pruvas unue le taŭgecon de la internacia lingvo por meti antaŭ la atenton de la tuta mondo la literaturon de regionaj lingvoj. La temoj de la rakontoj estas variaj, kaj tamen plej abundas tiuj pri la ĉiutaga vivo en la nederlanda regiono Frislando. Notigas iagrada unueco de stilo inter la aŭtoroj, kiu sendube respegulas la reciprokan influon inter verkistoj uzantaj la saman regionan lingvon. Tio okazas speciale en rakontoj pri la frisa kampara kaj apudmara vivo, kie ne nur la stilo, sed ankaŭ la temo kaj la konstruo de la rakontoj ŝajnas planitaj sur similaj linioj. La traduko estas unuaklasa, kaj interesa Enkonduko de nia karmemora S. S. de Jong prezentas la kompilon kaj koncize informas pri la frisa lingvo kaj la motivoj pus antaj la tradukintojn prezenti ĉi tiun regionlingvan rakontaron al la tutmondaj esperantistoj. Motivoj, kiuj meritas nian varman aplaŭdon, tute aparte de la pozitiva valoro de la rakontoj.| JES. Boletín n158 (nov 1966).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bevolkingsregister met Sipke Stuit (nederlande). Tresoar (1908-09-18). Alirita 2018-04-20.
  2. Heroldo de Esperanto n-ro 32 (841), 11-a de aŭgusto 1935, paĝo 4.
  3. Naskiĝoj. En: Franca Esperantisto 1936, paĝo 68.
  4. Anoncetoj. En: Heroldo de Esperanto n-ro 34 (990), la 4-an de septembro 1938, paĝo 4.
  5. Naskiĝoj. En: Esperanto Internacia 1945, paĝo 100.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]