Februaro de 2024
Etoso
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro 2024:
Usono atakis lokojn en Sirio kaj Irako, okazigante 34 mortojn reprezalie pro atako en Jordanio kontraŭ usonaj armeanoj, kiu okazigis tri mortojn.
Israelo bombadis la sudon de Gaza-strio, kien ĝi puŝis milionon da lokanoj, dum la detruego de la cetero de la teritorio. La totala mortigado estas jam de 27 238 palestinanoj.
Eksterordinara varmondo okazigis terurajn incendiojn en diversaj regionoj de Ĉilio, okazigante pli ol cent mortojn kaj enormajn damaĝojn.
Eks-prezidanto de Ĉilio Sebastián Piñera pereis en kraŝinta helikoptero.
Komandestro de la ukraina armeo ordonis forlasi la urbon Avdijivka por eviti kompletan ĉirkaŭadon dum ofensivo de la rusia armeo.
Rusia politikisto Aleksej Navalnij mortis en malliberejo en la aĝo de 47 jaroj.
Vikipedio en Esperanto atingis sojlon je 350 mil artikoloj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Unuafoje en la historio de kosmoesploro, sondilo Odiseo de la komerca kompanio Intuitive Machines sukcesis alteriĝi sur la luno, proksime de la suda poluso. CNN
Nombro de palestinanoj, pereintaj dum la operaco de Israelo en la Gaza-strio atingis 30 000: Usono konfirmis, ke el ili 25 000 estis virinoj kaj infanoj.
|