Erfurta Pordego (Sömmerda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erfurta Pordego, Sömmerda

Erfurta Pordego (germane: Erfurter Tor) estas parto de la historia ĉirkaŭfortikaĵo de Sömmerda, Germanujo. Samtempe ankaŭ estis tie vojimpostejo. Ĝi estis unu el kvin urbopordegoj konstruite jam tre frue, en 1395 (tion atestas gotika arko). Ĝi estas samtempe la sola, kiu konserviĝis ĝis nun. Ĝi estas simbolo de la urbo Sömmerda kaj konsideriĝas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en la urbeto.

La Erfurtera Pordego estis konstruita, laŭ kronikaj raportoj, kiel urbopordego al jam ekzistantaj lokaj fortikaĵoj: la muraro estis pligrandigita en 1589. La pordo mem kun turo estas senornama kaj estis multfoje ŝanĝita. Temas pri turo kun kvadrata bazformo. En la pordo loĝis gvatisto, kiu tra ekstera ŝtuparo eniris kaj devis fermi la pordegon je certa tempo. Post la fermo alvenintaj devis pagi enirpagon aŭ resti ekstere. Ĉar ĉirkaŭis ankaŭ akvofosego, unue verŝajne tra ĝi kondukis ligna, poste ŝtona ponto en la direkto de la urbokerno.

Antaŭe, sur la turspajro estis veterflago; ĝi tamen nur pli malfrue estis surmetita. Dum konstrua ŝanĝo (en la kadro de tuturba restaŭrado) la spajro estis novigita, en 1993. La urbemblemo estis etendita per aldonita moderna funkcikonstruaĵo, multflanka okazigejo. Plej gravis tie ekde 2001 KUNST-Turm, arta centro kun superregiona graveco.[1] Tamen muzea uzo komenciĝis jam en 1977. Per apudporda ŝtopo de la muro oni reestablis fruan staton.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.1585211.11782

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bärbel Albold: "Kunst im Turm in Sömmerda feiert zehnjähriges Bestehen"- ĉe: TA, 27.1.2011
  2. municipa paĝaro