Saltu al enhavo

Isadora Duncan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isadora Duncan
Persona informo
Naskonomo Angela isadora duncan
Naskiĝo 26-an de majo 1877 (1877-05-26)
en San-Francisko,  Kalifornio
Morto 14-an de septembro 1927 (1927-09-14) (50-jaraĝa)
en Nico,  Tria Respubliko de Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 87 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Isadora Duncan
Familio
Patro Joseph Charles Duncan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mary Dora Gray (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Raymond Duncan (en) Traduki, Augustin Duncan (en) Traduki kaj Elisabeth Duncan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Sergej Jesenin (1922–1923) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Jules Grandjouan (en) Traduki
Paris Singer
André Caplet (en) Traduki
Mercedes de Acosta
Edward Gordon Craig (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Deirdre Craig (en) Traduki
 ( Edward Gordon Craig (en) Traduki)
Patrick Augustus Duncan (en) Traduki
 ( Paris Singer) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dancisto
scenaristo
baleta dancisto
aŭtobiografo
koreografo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Isadora Duncan

Isadora DUNCAN (ĝis 1894 kiel Angela DUNCAN) (naskiĝis la 26-an de majo 1877 en San Francisco, Kalifornio, Usono, mortis la 14-an de septembro 1927 en Nico, Francio) estis usona dancistino, kiu faris el la simpla dancado arton. Ŝi sukcesis ĉefe en Eŭropo.

Pro la modesta sukceso en Usono, ŝi elmigris en la aĝo de 21 kaj veturis per bruto-transporta ŝipo al Anglio. Ŝi dancis sen piedvestoj, ĉiam trarompis tabuojn kaj tial ĉiam okupis lokon sur la titolpaĝoj de la klaĉgazetoj.

La patro de ŝia unua infano estis Gordon Craig, tiu de la dua estis Paris Singer. Ŝin trafis tragedio en 1913, kiam la aŭtomobilo, en kiu veturis la du infanoj kaj la prizorgistino, falis en Sejnon. Ĉiuj mortis.

Ĉar ŝiaj turneoj ne estis tre sukcesaj, ŝi eklaboris en Moskvo, ĉar en 1920 ŝi ricevis inviton el la bolŝevisma Rusio. Tie ŝi konatiĝis kun kaj edziniĝis (1922) al Sergej Jesenin, fama poeto. Ili veturis en Usonon, kie oni nomumis ilin bolŝevistaj agentoj; tial ŝi por ĉiam forlasis Usonon.

Jesenin revenis en Sovetunion kaj en 1925 mortigis sin.

Duncan vivis lastajn jarojn en la franca Riviero, kie trafis ŝin malbonŝanca tragedio. Dum aŭtoveturado ŝia longa silka skarpo implikiĝis en la malantaŭa rado de la aŭtomobilo kaj sufokis ŝin.