Nándor Ikvai
Nándor Ikvai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Iváncsics Nándor |
Naskiĝo | 17-an de marto 1935 en Petőháza |
Morto | 29-an de januaro 1988 (52-jaraĝa) en Szentendre |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Familio | |
Frat(in)o | János Iváncsics |
Edz(in)o | Ildikó Ikvainé Sándor |
Okupo | |
Okupo | etnografo • muzeologo |
Nándor Ikvai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ikvai Nándor estis hungara etnografo, muzeologo, muzeestro. Lia origina familia nomo estis Iváncsics [ivAnĉiĉ] ĝis 1961, lia frato estis János Iváncsics.
Nándor Ikvai[1] naskiĝis la 17-an de marto 1935 en Petőháza, li mortis la 29-an de januaro 1988 en Szentendre.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Nándor Ikvai maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1954, poste li laboris en la loka uzino jaron, pli poste li akiris pedagogian (1959) kaj muzeologian (1960) diplomojn en Scienca Universitato Lajos Kossuth, li doktoriĝis en 1964. Post la unua diplomo li eklaboris en muzeo de Debrecen. Inter 1961–1968 li estis muzeestro en Cegléd, inter 1968–1980 en Szentendre, pli poste li havis postenon en ministerio ĝis sia morto. Lia ĉefa esplorkampo estis la popola terkultivado. Li edziĝis en 1961, lia edzino naskis 3 filinojn inter 1963–1970. Li ricevis premiojn en 1964 kaj 1973.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Fakata-fajankó-húzás Petőházán. (1957)
- Földművelés a Zempléni hegység középső részén. (monografio, 1967)
- Földművelés az Ipoly és a Börzsöny között. Az Ipoly menti falvak néprajzi képe. (1977)
- Múzeumban a magyar falu. (1983)
- Tradition und Innovation in den Bauerndörfern des Gebirges Börzsöny. (1993)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- premio "Nándor Ikvai"