Pär Sundberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pär Sundberg
Persona informo
Pär Sundberg
Naskonomo Pär Tomas Carl Sundberg
Naskiĝo 22-an de oktobro 1957 (1957-10-22) (66-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Alia nomo Clyde Sundberg vd
Okupo infana aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pär SUNDBERG (naskiĝis la 22-an de oktobro 1957 en Stokholmo, Svedio) estas iama sveda infana aktoro. En la filmoj pri Pipi Ŝtrumpolonga li ludis la rolon de Tomi kaj partoprenis en jenaj filmoj:

  • Pippi Långstrump, 1968-1970, serio en 13 partoj por televido (Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Pippi Långstrump, 1969, kineja filmo (Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Här kommer Pippi Långstrump, 1969 (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga).
  • Pippi Långstrump på de sju haven, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj).
  • På rymmen med Pippi Långstrump, 1970 (Pipi Ŝtrumpolonga forkuras).

En ĉiuj filmoj li aktoris proksime kun Maria Persson, kiu ludis lian pli junan fratinon Anjo, kaj kun Inger Nilsson, kiu ludis la fabele fortan kaj kuraĝan knabinon Pipi Ŝtrumpolonga. La du knabinaj aktoroj estis 20 monatojn pli junaj ol Per, kvankam la tre energioplena Inger Nilsson ŝajnis esti iom pli aĝa ol li. Do la du knabinoj en ĉiuj filmoj (faritaj en la someraj monatoj) estas 9- ĝis 11-jaraj kaj Per estis 10- ĝis 12-jara. En 1970 li kaj Maria por ĉiam ĉesis aktori, nur ĝis almenaŭ 1973 gaste partoprenis en publikaj prezentoj de la filmoj. Ankaŭ Inger nur reaktoris en aĝo de 30 jaroj, en 1989.

Eksteraj ligiloj