Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Vecsés)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vecsés
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Monor
paroĥo loke
Dato de konsekro 1963
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Bertalan Árkay
Konstruado
Specifo
Enhaveco 100 sidlokoj, cent starlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Jókai Mór u. 70, 2220 Vecsés
vdr

La paroĥa preĝejo de Apoteozo Sankta Kruco estas religia konstruaĵo en Vecsés (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu kirko videbla nun estis konstruita laŭ planoj de Bertalan Árkay kaj konsekrita en 1963. Pro la proksima internacia flughaveno oni malpermesis la turo, tial apud la navo 9 m alta ligna sonorilostablo altiĝas, ene 3 sonoriloj. La orgeno estis kreita en 1970. ĉirkaŭ 2020 pa plena kirko renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo, heĝo apartigas ĝin de la trotuaro. Antaŭ la simetria fasado dekstre krucifikso, apude dekstre la menciita sonorilostablo videblas. En la fasado la meza ornamparto reliefas, ene estas la larĝa enirejo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Pli supre granda rondfenestro, la plej supre kruco situas. Maldekstre sakristio aliĝas al la konstruaĵo. Interne Jenő Dénes pentris la sekpentraĵojn ĉe la sanktejo. La navo havas grandajn fenestrojn, ties vitralojn Attila Mohay kreis. Sur la plafonon oni desegnis silueton de kruco.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.