Skuno
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ed/Oosterschelde_Kieler_Foerde.jpg/230px-Oosterschelde_Kieler_Foerde.jpg)
Skuno aŭ Goeleto estas laŭlonge rigita velŝipo kun origine du, sed pli poste ankaŭ pli da mastoj. La kareno estas longa kaj mallarĝa (4:1-proporcio) kun profunde elstara kilo kaj la varangoj havas, trans la tuta longo, S-formon. Karakteriza por la rigilaro estas ke la plej malantaŭa masto estas pli longa ol la plej antaŭa (escepte la fruaj eŭropaj skunorigitaj ŝipoj el la 19-a jarcento). Ĉe trimastaj skunoj la mastoj povas esti samlongaj, eventuale la meza pli longa. La plej antaŭa masto (ĵibomasto) ofte estas provizita per du jardoveloj.