Saltu al enhavo

Vasil Barka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasil Barka
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1908 (1908-07-16)
en Solonytsia
Morto 11-an de aprilo 2003 (2003-04-11) (94-jaraĝa)
en Glen Spey
Tombo Saint Andrew Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ukrainaangla
Ŝtataneco Ukraina Popola Respubliko
Sovetunio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ŝtata Universitato de Kuban
Moscow State Pedagogical University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
tradukisto
literaturkritikisto
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Yellow Prince
vdr

Vasil Barka (ps. de Vasil Oĉeret; ukraine Василь Барка; naskiĝis la 16-an de julio 1908, mortis la 11-an de aprilo 2003) estis verkisto, literaturisto, tradukisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Poltava provinco apud urbeto Lubni. Finis pedagogian kolegion, instruis matematikon en mezlernejo. 1928 - forveturis al Kubanio (nun - Krasnodara regiono en Rusio), Norda Kaŭkazio. Tie li diplomiĝis pri filologio. En 1930 aperis la unua poemkolekto en Ĥarkivo, ĝi ricevis negativan kritikaĵon. Doktoriĝis en Moskvo. Partoprenis 2-an Mondmiliton, estis vundita kaj militkaptita. Post la milito elmigris en Usonon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literatura heredaĵo de V. Barka enhavas pli ol 20 volumojn de poemoj, romanojn, novelojn, eseojn, literatur-kritikaj artikoloj. Tradukis de la angla - Ŝekspiro, "La reĝo Liro", Biblion.

La romano “Zhovkij Kniaz” (La flava princo, tradukita ankaŭ al la franca) estas dediĉita la artefarita malsatego en Ukrainio de 1932-33 (Holodomoro). Laŭ romano oni faris filmon "Holod-33".

"La flava princo" en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por Ukraina antologio ĉapitron de la romano esperantigis Viktor Pajuk.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Holodomoro