Saltu al enhavo

Árpád Szathmáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Szathmáry
Persona informo
Naskonomo Szathmáry Árpád
Naskiĝo 1847
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 7-an de oktobro 1901
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Dániel Szathmáry Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Lujza Szathmáryné Farkas Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Margit Hunyady Redakti la valoron en Wikidata
Infano Árpád Szathmáry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Árpád Szathmáry [satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry Árpád estis hungara aktoro, reĝisoro, operetkantisto. Lia nobela antaŭnomo estis jobbateleki, lia edzino estis Margit Hunyady.

Árpád Szathmáry [1] naskiĝis en 1847 en Pest (urbo), li mortis la 7-an de oktobro 1901 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Szathmáry post la bazlernejo laboris en vendejo. En 1862 li komencis kantadi en teatra koruso de Endre Latabár (patro). Post jaroj li ricevis diversajn rolojn kaj li estis membro de diversaj trupoj (ekzemple de Andor Sztupa (1871, 1874), de Ignác Krecsányi (1894-1896)). Ekde la malfruaj 1870-aj jaroj li estis ankaŭ reĝisoro de operetoj. Ekde 1896 li apartenis al Gaja Teatro. Li edziĝis dufoje, lia samnoma filo estis same aktoro.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]